|
Hejmo
|
| |
LiberaProgramaro La Diskutlistoj
|
| Salutaj kaj registraj problemoj |
Kial mi ne povas ensaluti? Ĉu vi enregistris? Serioze, vi devas enregistri por ensaluti. Ĉu vi estis malpermesita el la forumaro? (Mesaĝo aperos tiuokaze.) Tiuokaze, vi devus kontakti la TTT-estroj aŭ forumaraj administrantoj por kompreni kial. Se vi enregistris kaj ne estas malpermesita, kaj vi ankoraŭ ne povas ensaluti, kontrolu kaj rekontrolu vian uzantnomon kaj pasvorton. Kutime ĉi tiu estas la problemo; se ne, kontaktu la administrantojn -- ili povus havi malĝustan konfiguran agordon por la forumaro. Reiri supren |
 |
Kial mi devas enregistri? Vi eble ne devas -- estas elekto de la administranto de la forumaro ĉu vi devas enregistri por afiŝi mesaĝojn. Tamen, enregistrado donos al vi atingon al aldonaĵoj ne atingeblaj al gastaj uzantoj, kiel defineblaj avataraj imaĝoj, privata mesaĝado, la ebleco sendi retleterojn al kunuzantoj, kunigo al uzantgrupoj, ktp. Vi bezonus nur malmultajn minutojn enregistri, do estas rekomendita ke vi faru tion. Reiri supren |
 |
Kial mi adiaŭĝas aŭtomate? Se vi ne markas la butonon Salutigu min aŭtomate kiam vi ensalutas, la forumaro lasos vin ensalutita dum antaŭdifinita tempo. Ĉi tiu protektas kontraŭ misuzo de via konto fare de alia persono. Por resti ensalutita, marku la butonon dum saluto. Ĉi tiu ne rekomendiĝas se vi eniras la forumaron per kundividita komputilo, ekz. librejo, interreta kafejo, universitata reto, ktp. Reiri supren |
 |
Mi ne volas ke mia uzantnomo aperu en la listo de konektitoj! En via profilo vi trovos opcion Kaŝu vian konektan staton; se vi aktivigas ĉi tiun vi aperos nur al la forumaraj administrantoj aŭ al vi mem. Vi nombriĝos kiel kaŝita uzanto. Reiri supren |
 |
Mi perdis mian pasvorton! Neniu paniku! Kvankam via pasvorto ne retroveblas, ĝi povas reagordiĝi. Por fari tion iru al la saluta paĝo kaj klaku Mi forgesis mian pasvorton. Sekvu la instrukciojn kaj vi devus tuj reiĝi konektita. Reiri supren |
 |
Mi enregistriĝis sed mi ne povas ensaluti! Unue kontrolu ĉu vi enmetis la ĝustajn salutnomon kaj pasvorton. Se ili bonas, do unu el ĉi tiuj du aferoj okazis: se la COPPA-subteno estas aktiva kaj vi klakis ĉe la Mi aĝas malpli ol 13 jaroj-ligilo dum la enregistrado, do vi devas sekvi la ricevatajn instrukciojn. Alikaze, eble via konto bezonas aktivigadon. Iuj forumaroj postulas ke ĉiuj novaj enregistroj estu aktivigitaj, aŭ de vi mem, aŭ de la administranto, antaŭ ol vi povas ensaluti. Kiam vi registriĝis, ĝi devintus diri al vi ĉu aktivigado estis postulata. Se al vi sendiĝis retleteron, sekvu la instrukciojn; se vi ne ricevis la retleteron, kontrolu ĉu via retpoŝtadreso validas. Unu kaŭzo ke aktivigado uziĝas estas por malpliigi la eblecon ke fiuzantoj misuzu la forumaron anonime. Se vi certas ke la retadreso kiun vi uzis validas, provu kontakti la forumaran administranton. Reiri supren |
 |
Mi salutis pasinte sed mi jam ne povas! La plej verŝajnaj kaŭzoj de ĉi tio estas: vi enmetis malĝustan uzantnomon aŭ pasvorton (kontrolu la retleteron kiu sendiĝis al vi kiam vi unufoje enregestriĝis) aŭ la administranto forviŝis vian konton pro iu kialo. Lastokaze, ĉu eble vi ne afiŝis ion ajn? Estas kutima en forumaroj forigi laŭperiode uzantojn kiuj ne afiŝis ion ajn por malgrandigi la grandon de la datumbazo. Reprovu enregistriĝi kaj en diskutojn. Reiri supren |
 |
| Uzantaj preferoj kaj agordoj |
Kio estas la malsameco inter Afiŝaj Abonaj kaj Kompilaĵoj? Afiŝaj Abonaj retpoŝtos vin ĉiu fojo ke oni afiŝas novan mesaĝon. Kompilaĵoj sendos al vi liston de mesaĝoj; depende de via elekto de taga aŭ semajna kompilaĵo. Reiri supren |
 |
Kiel mi ŝanĝas la miajn agordaĵojn? Ĉiuj viaj agordaĵoj (se vi estas registrita) estas konservataj en la datumbazo. Por ŝanĝi ilin klaku ĉe la ligilo Profilo (ĝenerale vidigita ĉe la supro de la paĝo, tamen ne ĉiam-kaze). Ĉi tio permesos al vi ŝanĝi ĉiujn viajn agordaĵojn. Reiri supren |
 |
La horoj ne ĝustas! La horoj estas preskaŭ certe ĝustaj; tamen, vi eble vidas horojn montrigitajn en horzono malegala de tiu en kiu vi estas. Ĉi-kaze, vi devus ŝanĝi vian profilan agordaĵon por la horzono tiel ke ĝi kongruu kun la via areo, ekz. Londono, Parizo, Novjorko, Sidnejo, ktp. Bonvolu rimarki ke ŝanĝi horzonon, kiel la plejparto de agordaĵoj, eblas nur fare de registritaj uzantoj. Do se vi ne estas registrita, ĉi tiam estas bona horo por fari tion, se vi permesas la ŝercon! Reiri supren |
 |
Mi ŝanĝis la horzonon, kaj la horo ankoraŭ malĝustas! Se vi certas ke vi ĝuste agordis la horzonon, kaj la horo estas ankoraŭ malegala, la plej verŝajna respondo estas taglumŝpara horo (aŭ somerhoro). La forumaro ne projektiĝis por trakti la ŝanĝojn inter normala kaj taglumŝpara horoj, tial dum someraj monatoj la horo povus diferenci je unu horo de la efektiva loka horo. Reiri supren |
 |
Mia lingvo ne estas en la listo! La plej verŝajnaj kialoj por tio estas aŭ ke la administranto ne instalis la vian lingvon, aŭ iu ne tradukis ĉi tiun forumaron al via lingvo. Provu demandi al la administrantoj ĉu ili povas instali la lingvan pakaĵon kiun vi bezonas aŭ se ĝi ne ekzistas, bonvolu konsideri krei novan tradukon. Pli da informoj troveblas ĉe la TTT-ejo de la phpBB-grupo (vidu ligilon ĉe paĝfundo) Reiri supren |
 |
Kiel mi vidigas bildon sub mia uzantnomo? Esteblas du bildoj sub uzantnomo kiam vidante afiŝojn. La unua estas bildo asociita kun via rango; ĝenerale ĉi tiuj formiĝas kiel steloj aŭ blokoj indikantaj kiom da afiŝoj vi skribis aŭ vian staton ĉe la forumoj. Sub ĉi tio esteblas pli granda bildo konata kiel avataro; ĉi tio estas ĝenerale unika aŭ persona por ĉiu uzantoo. Estas tasko de la forumara administranto aktivigi avatarojn, kaj ili elektas la manieron per kiu avataroj disponebliĝas. Se vi ne kapablas uzi avatarojn, ĉi tio estas decido de la forumaraj administrantoj, kaj vi devus peti al ili kion estas iliaj motivoj (ni certas ke ili estos bonaj!) Reiri supren |
 |
Kiel mi ŝanĝas mian rangon? Ĝenerale vi ne povas direkte ŝanĝi la paroligon de ajna rango (rangoj aperas sub via uzantnomo en temoj kaj ĉe via profilo depende de la stilo uzata). La plejparto de forumaroj uzas rangojn por indiki la nombron da afiŝoj kiujn vi faris kaj por identigi iujn uzantojn. Ekzemple, kontrolantoj kaj administrantoj haveblas specialan rangon. Bonvolu ne misuzu la forumaron sennecese afiŝante nur por pliigi vian rangon -- vi verŝajne rimarkos ke kontrolanto aŭ administranto simple malpliigu vian afiŝnombron. Reiri supren |
 |
Kiam mi klakas ĉe la retpoŝta ligilo de uzanto, la sistemo petas al mi ensaluti. Bedaŭrinde nur registritaj uzantoj povas sendi retpoŝton al homoj per la enkonstruita retpoŝtaformularo (se la administranto aktivigis ĉi tiun funkcion). Ĉi tio fariĝas por malebligi malican uzon de la retpoŝta sistemo fare de sennomaj uzantoj. Reiri supren |
 |
| Afiŝaj problemoj |
Kiel mi afiŝas temon en forumo? Facile -- klaku la koncernan butonon ĉe aŭ la foruma aŭ la tema ekrano. Vi povus bezoni registri antaŭ ol vi povas afiŝi mesaĝon. La eblecoj disponeblaj al vi estas listigitaj ĉe la fundo de la foruma kaj tema ekranoj (la listo Vi povas afiŝi novan temojn, Vi povas voĉdoni en baloto, ktp.) Reiri supren |
 |
Kiel mi redaktas aŭ forviŝas afiŝon? Krom se vi estas la forumara administranto aŭ la foruma kontrolanto vi povas redakti kaj forviŝi nur la viajn proprajn afiŝojn. Vi povas redakti afiŝon (iam nur dum limigita tempo post ke ĝi fariĝis) klakante sur la redakti butono por la koncerna afiŝo. Se iu jam respondis al la afiŝo, vi trovos peceton da teksto sub la afiŝo kiam vi revenos al la temo, listiganta la nombron da fojoj kiujn vi redaktis ĝin. Ĉi tio aperos nur se neniu respondis; ĝi ne aperos ankaŭ se kontrolantoj aŭ administrantoj redaktas la afiŝon (ili devus lasi mesaĝon priskribantan kion ili ŝanĝis kaj kial). Bonvolu rimarki ke normalaj uzantoj ne povas forviŝi afiŝon post iu respondis. Reiri supren |
 |
Kiel mi aldonas subskribon al miaj afiŝoj? Por aldoni subskribon al afiŝo vi devas unue krei unu tiun; ĉi tio fariĝas per via profilo. Post kreo, vi povas marki la butonon Aldonu subskribon ĉe la afiŝa formularo por aldoni vian subskribon. Vi povas ankaŭ aldoni subskribon defaŭlte al ĉiuj viaj afiŝoj markante la koncernan radiobutonon en via profilo. Vi povas ankoraŭ malebligi ke subskribo aldoniĝas al iuj afiŝoj malmarkante la butonon aldoni subskribon ĉe la afiŝa formularo. Reiri supren |
 |
Kiel mi kreas baloton? Krei balotojn estas facile -- kiam vi afiŝas novan temon (aŭ redaktas la unuan afiŝon de temo, se vi havas la permeson) vi devus vidi formularon Aldoni baloton sub la ĉefa afiŝujo. Se vi ne povas vidi ĉi tion, verŝajne vi ne havas rajtojn por krei balotojn. Vi devus enmeti titolon de la baloto, kaj minimume du opciojn -- por agordi tipon da opcio en la balota demando kaj klaku ĉe la butono Aldoni opcion. Vi povas ankaŭ agordi tempan limon por la baloto, kie 0 estas senlima. Estos limo al la nombro da opcioj vi povas listi, kiu agordiĝas fare de la forumara administranto Reiri supren |
 |
Kiel mi redaktas aŭ forviŝas baloton? Kiel je afiŝoj, balotoj nur forviŝeblas de la originala afiŝinto, kontrolanto, aŭ forumara administranto. Por redakti baloton, unue klaku la unua afiŝo en la temo, al kiu ĉiam asociiĝas la baloto. Se neniu jam voĉdonis, uzantoj povas forviŝi la baloton aŭ ŝanĝi balotan opcion. Tamen, se homoj jam voĉdonis, nur kontrolantoj aŭ administrantoj povas redakti aŭ forviŝi ĝin; ĉi tio maleblas falsigi balotojn ŝanĝante la opciojn meze de la voĉdonado Reiri supren |
 |
Kial mi ne povas eniri forumon? Iuj forumoj limeblas al iuj uzantoj aŭ grupoj. Por vidi, legi, afiŝi ktp. vi povus bezoni specialan permeson, kiun nur la foruma kontrolanto kaj forumara administranto povas koncedi, ĉi tial vi devus ilin kontakti. Reiri supren |
 |
Kial mi ne povas voĉdoni en balotoj? Nur registritaj uzantoj povas voĉdoni en balotoj por eviti falsigon de rezultoj. Se vi registris kaj ankoraŭ ne povas voĉdoni, vi verŝajne ne havas la taŭgajn atingajn rajtojn. Reiri supren |
 |
| Formatado kaj tipoj da temoj |
Kio estas BBCode? BBCode estas speciala realigo de HTML. Ĉu vi povas uzi BBCode'n aŭ ne decidas la administranto. Vi povas ankaŭ malaktivigi ĝin laŭafiŝe de la afiŝa formularo. BBCode mem similas stile al HTML: etikedoj ĉirkaŭfermiĝas de rektaj krampoj [ kaj ] anstataŭ < kaj > kaj ĝi donas pli grandan kontrolon je kio kaj kiel io montriĝas. Por pli da informoj pri BBCode vidu la gvidon kiu troveblas sur la afiŝa paĝo. Reiri supren |
 |
Ĉu mi povas uzi HTML'n? Tio dependas de ĉu la administrantoj tion permesas al vi; ili havas plenan kontrolon je tio. Se vi havas permeson, vi verŝajne trovos nur iujn etikedojn funkciantaj. Ĉi tio estas sekurigaĵo por malebligi ke homoj misuzu la forumaron uzante etikedojn kiuj aĉigus la aranĝon aŭ kaŭzi aliajn problemojn. Se HTML estas aktivigita vi povas ĝin malaktivigi laŭafiŝe de la afiŝa formularo. Reiri supren |
 |
Kio estas ridmieno? Ridmienoj, miensimboloj, aŭ mienvinjetoj, estas malgrandaj grafikaj bildoj kiuj uzeblas por esprimi ian senton uzante mallongan kodon, ekz. :) signifas feliĉan, :( signifas malfeliĉan. La plena listo de miensimboloj videblas per la afiŝa formularo. Provu ne trouzi ridmienojn, tamen, ĉar ili povas rapide mallegebligi tekston kaj kontrolanto povus decidi forredakti ilin aŭ eĉ forviŝi la afiŝon. Reiri supren |
 |
Ĉu mi povas afiŝi bildojn? Bildoj povas ja montriĝi en viaj afiŝoj. Tamen, ne estas ebleco nuntempe por alŝuti bildojn direkte al ĉi tiu forumaro. Tial vi devas ligili al bildo konservata ĉe publike atingebla retservilo, ekz. http://www.alia-retejo.net/mia-bildo.gif. Vi ne povas ligili al bildoj konservataj ĉe via maŝino (krom se ĝi estas publike atingebla servilo) nek al bildoj konservataj malantaŭ aŭtentadaj sistemoj kiel Hotmail aŭ Yahoo leterkestoj, pasvorte protektataj dosieroj, ktp. Por montrigi la bildon, uzu aŭ la etikedon BBCode [img] aŭ la taŭgan HTML'n (se permesita). Reiri supren |
 |
Kio estas anonco? Anonco ofte enhavas gravan informon kaj vi devus legi ĝin kiel eble plej baldaŭ. Anoncoj aperas ĉe la supro de ĉiu paĝo en la forumo en kiu ili afiŝiĝis. Ĉu vi povas afiŝi anoncojn aŭ ne dependas de la postulatajn permesojn, kiuj agordiĝas fare de la administranto. Reiri supren |
 |
Kio estas fiksita temo? Fiksitaj temoj aperas sub ajna anonco en la foruma vido kaj nur sur la unua paĝo. Ili estas ofte sufiĉe gravaj, do vi devus legi ilin kiam eble. Kiel je anoncoj, la forumara administranto decidas kiuj permesoj postuliĝas por afiŝi fiksitajn afiŝojn en ĉiu forumo. Reiri supren |
 |
Kio estas ŝlosita temo? Oni ne povas respondi al ŝlosita temo, kaj ajna baloto en ĝi aŭtomate finiĝas. Administranto aŭ kontrolanto povas ŝlosi temon pro multaj kialoj. Reiri supren |
 |
| Uzantaj niveloj kaj grupoj |
Kio estas administranto? Administranto estas homo je la plej alta kontrola nivelo de la forumaro. Ĉi tiuj homoj povas kontroli ĉiujn facetojn de forumara operaciado, kiuj inkluzivas agordi permesojn, malpermesigi uzantojn, krei uzantgrupojn aŭ kontrolantojn, ktp. Ili havas ankaŭ plenajn kontrolantajn kapablojn en ĉiuj forumoj. Reiri supren |
 |
Kio estas kontrolanto? Kontrolanto estas homo (aŭ homaro) kies tasko estas prizorgi la funkciadon de forumoj ĉiutage. Ili havas la povon redakti kaj forviŝi afiŝojn, kaj ŝlosi, malŝlosi, movi, forviŝi kaj fendi temojn en la forumoj kiujn ili kontrolas. Ĝenerale kontrolantoj estas tie por malebligi ke homoj afiŝas fortemen aŭ afiŝas misuzaĵojn aŭ ofendaĵojn. Reiri supren |
 |
Kio estas uzantgrupo? Uzantgrupo estas maniero per kiu forumaraj administantoj povas grupigi uzantojn. Ĉiu uzanto povas aparteni al pluraj grupoj (ĉi tio malegalas al la plemulto da aliaj forumaroj), kaj ĉiu grupo povas asigni individuajn atingajn rajtojn. Ĉi tio faciligas al administrantoj agordi plurajn uzantojn kiel kontrolantoj por forumo, aŭ doni al ili atingon al privata forumo, ktp. Reiri supren |
 |
Kiel mi kuniĝas al uzantgrupo? Por kuniĝi al uzantgrupo klaku la uzantgrupan ligilon ĉe la ĉapo de la paĝo (depende de ŝablona desegno), kaj vi povas vidi ĉiujn uzantgrupojn. Ne ĉiuj grupoj estas malfermitaj -- iuj estas fermitaj kaj iuj povus eĉ havi kaŝita membraro. Se ĝi estas malfermita, vi povas peti kuniĝi al ĝi klakante ĉe la taŭga butono. La kontrolantoj de la uzantgrupo devos aprobi vian peton; ili povos demandi kial vi volas kuniĝi al la grupo. Bonvolu ne ĝeni grupkontrolanton se li malakceptas vian peton -- li havos siajn kialojn. Reiri supren |
 |
Kiel mi iĝas kontrolanto de uzantgrupo? Uzantgrupoj komence estas kreitaj de la forumara administranto, kiu ankaŭ enoficigas kontrolanton. Se vi interesiĝas pri krei uzantgrupon, la unua kontakta punkto estas la administrantoj, do provu sendi al ili privatan mesaĝon. Reiri supren |
 |
| Privata mesaĝado |
Mi ne povas sendi privatajn mesaĝojn! Estas tri kialoj por tio; vi ne estas registranta kajaŭ ne ensalutis, la forumara administranto malaktivigis privatan mesaĝadon por la tuta forumaro, aŭ la forumara administranto malebligis al vi persone sendi mesaĝojn. Lastokaze vi devus provi demandi al la administranto kial. Reiri supren |
 |
Mi daŭre ricevas nevolatajn privatajn mesaĝojn! Estonte ni aldonos ignoru-liston al la sistemo por privata mesaĝado. Nuntempe, tamen, se vi daŭre ricevas nevolatajn privatajn mesaĝojn de iu, sciigu la forumarajn administrantojn -- ili havas la povon malebligi al uzanto sendi privatajn mesaĝojn tute. Reiri supren |
 |
Mi ricevis spaman aŭ misuzan retleteron de iu ĉi-forumare! Ni bedaŭras ke tio okazis. La retpoŝta funkcio di ĉi tiu forumaro inkluzivas sekurigojn por provi spuri uzantojn kiuj sendas ĉi tiajn mesaĝojn. Vi devus sendi retleteron al la forumaraj administrantoj kun plena kopio de la retletero kiun vi ricevis, kaj estas gravega inkluzivi ĉapojn (ĉi tiuj listigas detalojn pri la uzanto kiu sendis la retleteron). Ili povas do ekagi. Reiri supren |
 |
| Aferoj pri phpBB 2 |
Kiu skribis ĉi tiun forumaron? Ĉi tiu programaro (en la sia nemodifita formo) estas produkita, eldonita kaj kopirajtigita de phpBB Group. Ĝi disponebliĝas sub la Ĝenerala Publika GNU-Permesilo, kaj povas libere distribuiĝi; vidu la ligilon por pli da detaloj Reiri supren |
 |
Kial ne haveblas funkcio X? Ĉi tiu programaro estas skribita de, kaj permesita de, phpBB Group. Se vi kredas ke funkcio bezonas esti aldonita, bonvolu viziti la TTT-ejo phpbb.com, kaj vidu kion phpBB Group diros. Bonvolu ne afiŝi funkcipetojn en la forumaro de phpbb.com, ĉar la grupo uzas sourceforge por trakti taskadon de novaj funkcioj. Bonvolu tralegu la forumojn, kaj vidu kia, se ajna, nia opinio povus jam esti pri funkcioj, kaj do sekvu la procedon tie donita. Reiri supren |
 |
Kiun mi kontaktas pri misuzaj kajaŭ leĝaj aferoj rilataj al ĉi tiu forumaro? Vi devus kontakti la administranto de la forumaro. Se vi ne povas kompreni kiu tiu estas, vi devus unue kontakti unu el la forumaj kontrolantoj, kaj demandi al li kiun vi devus kontakti. Se vi ankoraŭ ne akiras iun respondon, vi devus kontakti la posedanton de la domajno (faru whois-serĉon), aŭ, se ĉi tiu rulas ĉe senpaga servo (ekz. yahoo, free.fr, f2s.com, ktp.), la administran aŭ abuzan fakon de tiu servo. Bonvolu rimarki ke phpBB Group havas nepre neniun kontrolon, kaj ne povas iamaniere esti responsa pri kiel, kie aŭ de kiu ĉi tiu forumaro uziĝas. Estas nepre senutila kontakti phpBB Group rilate al ajna jura (ĉesu-kaj-haltu, responso, kalumnio, ktp.) afero ne direkte rilata al la TTT-ejo phpbb.com aŭ la programaro phpBB mem. Se vi retpoŝtas al phpBB Group pri ajna triaparta uzo de ĉi tiu programaro, vi devus atendi mallongan respondon aŭ tute nenian respondon. Reiri supren |
 |
Powered by phpBB © 2001, 2005 phpBB Group Traduko al esperanto de Federico Zenith, kaj nun LiberaProgramaro
|
|
|
|