Ĉu Pasvorto Perdita ?
Neniu Konto? Registriĝi

Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj uzante Esperanton kiel laborlingvon.
Vi povas libere aliĝi, partopreni kaj demandi tie ĉi pri linukso, libera programaro, k.s.

Hejmo arrow Sekcioj arrow Mia Kompromito de Esperanto
Mia Kompromito de Esperanto PDF Printi Retpoŝti
Verkita de Cindy McKee   
30/07/2007

Mi legis "Linuksuloj publike kompromitas sin".
Ĝi min pensigas pri mi:
" Publikaj kompromitoj de Ubuntu-linukso:

La ubuntua teamo publike kompromitas sin kun la uzantoj en la jenaj terminoj:

1 Ubuntu ĉiam estos senkosta, kaj estos nenia pluskosto kontraŭ la “entreprena versio”…

2 Ubuntu inkluzivas la plej bonajn tradukojn kaj handikap-helpilojn troveblajn en la liber-programara komunumo, por igi Ubuntuon uzebla de kiel eble la plej granda nombro da honoj.

3 Ubuntu estas regulare kaj predikteble liberigata: nova finversio…

Publikaj kompromitoj, efektive. Povus esti bone tradukadi iom malpli entuziasme, kaj kontroladi iom pli entuziasme, por eviti plian kompromitiĝon."


La ligilo: http://www.kniivila.net/?p=241



--
Mi tro haste tradukas; mi relegis mian rapidan tradukon de la ĉefa Joomla-dosiero kaj sentis preskaŭ doloron fizikan. Antaŭe mi opiniis ke alia persono poste provlegus kaj plibonigus la tradukojn, sed mi ne povas esti certa. Eble neniu neniam plibonigos nenion! Kaj tiu frazo eble estas kontraŭgramatika.
Mi kutime pensas pri Esperanto kiel ilo por entuziasmuloj de libera programaro, kaj mi kredas ke Esperantigitaj programoj estos tre utilaj por parolantoj de malgrandaj lingvoj (kiuj ne havas programojn en iliaj lingvoj), kaj estas ŝanco por programistoj kunlabori pli egale.
Do, mi kutime estas peresperanta, tamen mi certe ne intencas 'kompromiti' la belan lingvon de Esperanto. Estonte mi strebos agi peresperante en maniero poresperanta.


Aldoni kiel favorata (126) | Citi ĉi tiun ĉe via retejo | Rigardoj: 5857

Komentoj (1)
RSS komentojn
1. 26-08-2007 08:06
 
Jes Cindy, tiu frazo estas kontraŭgramatika. 
=Eble neniu neniam plibonigos nenion!= 
 
Sed havas multe da senco. 
 
Mi legas en la ligita blogo: cite. 
"Bedaŭrinde estas multaj mankoj en la esperanta traduko de Kubuntu, kaj post iom da eksperimen
Gasto
 
La retpoŝtadreso estas ŝirmita kontraŭ spamantoj, vi bezonas Ĝavaskripton por vidi ĝin

Nur registritaj uzantoj povas enskribi komentojn.
Bonvolu aŭ ensaluti aŭ enregistriĝi.

Powered by AkoComment Tweaked Special Edition v.1.4

Lasta Ĝisdatigo ( 30/07/2007 )
 
< Antaŭa   Posta >
Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj
uzante Esperanton kiel laborlingvon.
© 2008 liberaprogramaro
Joomla! estas Libera Programo eldonita sub la GNU/GPL permesilo.
OS: Linux b
PHP: 4.4.9
MySQL: 5.0.45-community-log
Tempo: 03:18
Caching: Enabled
GZIP: Disabled
Membroj: 47
Novaĵoj: 65
Ligiloj: 19