|
La suba estis kopiita el nia forumo, kaj algluita ĉi tie. La aŭtoro estas Martin Ponce, nia foruma administranto. Li aldonis ĝin kiel posta skribo al afiŝo : P.D. 1. Jes, mi amas aldoni P.D.'n
P.D. 2. Jes, mi estas iomete lacigita.
P.D. 3. Kiam mi parolis pri komunumo, mi priparolis ĉar mi nepre notis ke multaj el vi jam partoprenas en aliajn forumojn. Ĉu vikidistoj, ĉu tradukistoj, ĉu programistoj, ktp. ktp. ktp.
Kiel subteni tia diverseco en tiu ĉi forumo ?
Mi notis ankaŭ ke mi ne vere administras komunumon. Sed nur forumon. Estas kompreneble ke mi ne estas la komunumo. La komunumo estas vi ĉiuj. vi kiuj multe aŭ malmulte skribas. vi kiuj bone aŭ malbone subtenas vikipedion, aŭ KDE aŭ GNOME aŭ ... [tiu lista estas tre longa, mi timas]
Kaj sed mi nur iomete partoprenas kaj gardas ke ĉio funkciu bone en la forumo, tio ne vere donas al mi tre specialan povon, sed nur iomete pli da laboro.
Kaj vere, mi ĝojas vin helpi, kaj amas tiun laboron.
Kelkaj el vi povas diri "oh, ni estas tre malmultaj". Sed nur atente legi ne ĉiam estas facile. Kaj min kverelis se mi ne respondas sufiĉe rapide. =) [mi diras DANKON, ĉar tion (viajn leterojn) vere mi valoras]
Aldonu ke mi devas serioze plibonigi mian esperantan nivelon. =(
Mi iamaniere jam prokastis multe da laboro.
Se iu havas ideon pri tio, lasu min scii
P.D. 3. Pri nia ne sufiĉe priskribita komunuma sinteno:
unue, konu vin mem, kaj estu fidinda por vi mem.
Pro tio, vi ne bezonas titolon kiel "D-ro" aŭ "Majoro", [bv. ne uzu ĝin laŭeble.] Sed via laboro estas via propra titolo en la Libera Programaro. kaj viaj bonaj kaj malbonaj agoj sekvos vin multjare.
Estu pace, se vi ne ricevas respondon estas ĉar ni ja havas laboron sed certe ni ĉiuj esploros kaj serĉos taŭgan solvon.
Ne laboru izole, se vi havas tre bonan ideon, priskribu pri ĝi, instruu aliajn, kaj ili helpos vin.
Lernu, esploru, legu, demandu. Ĉu ni devas memorigi ke nia komunumo estas lernema komunumo ?
Petu helpon. Sed unue: lernu, esploru kaj lernu. La filozofio de Libera Programaro estas esence _Faru ĝin vi mem_ Se vi bezonas helpon, priskribu kion vi serĉas, kaj montru kion vi trovis dum esploro.
( Ne miru se iu vidante vian trovon, diras al vi: Oh, mi serĉis tion! Kiel vi trovas ? Aŭ atingi retejon kie vi mire vidas vian preskaŭ saman demandon jam responditan. Tiun mi ja vidis propraokule multfoje. )
Ne timu erari. hontu ne lerni. Ne timu instrui. hontu esti ne-vera, ne-taŭga, ne-fidinda.
Ne parolu tro leĝere, Ne parolu tro malpeze. Estas tro facile erari, kaj tro malfacile esti fidinda.
Estu sincera kun viaj amikoj, Estu sincera kun viaj malamikoj, kaj ĉefe, Estu sincera kun vi mem.
P.D. 4. Ne skribu tiel terurajn kaj longajn leterojn kiel tiu ĉi. =(
P.D. 5. Dankon denove. Martin
Add as favourites (99) | Quote this article on your site | Views: 2913
Only registered users can write comments. Please login or register. Powered by AkoComment Tweaked Special Edition v.1.4 |