|
Verkita de Cindy McKee
|
|
22/05/2007 |
|
Mikrosofto asertas ke Linukso malobservas pli ol 240 rajtojn (patentojn), kaj intencas devigi la observon, postulante ke uzantoj pagu por la uza rajto. Antaŭ nelonge, Novell, kiu posedas Suse-Linukson, pagis por atestaj dokumentoj kiuj protektus uzantojn kontraŭ jura ago. La problemo por Mikrosofto estas ke ĉi tiuj atestoj ne havas finiĝan daton. Kaj la GNUa Ĝenerala Publika Permesilo, eldono v3, kiun oni planas eldoni poste ĉi-jare, inkluzivas klaŭzon kiu aŭtomate donas la samajn uzant-permesojn al ĉiuj uzantoj se nur al unu persono estas donita patenta permeso. Suse Linukso ŝanĝos al la GNUa ĜPP antaŭ la fino de la jaro. Iu certe interŝanĝos ateston kontraŭ la protekto, kaj Mikrosofto devos akcepti ke ĉiuj kiuj uzas ian ajn specon de Linukso havos la rajton uzi tiajn patentojn. Noto: mi esperas ke la artikolo estas vera, kaj mi esperas ke mi tradukis ĝin sufiĉe bone. Sube estas la fonto.
fonto: inquirer.net
Aldoni kiel favorata (126) | Citi ĉi tiun ĉe via retejo | Rigardoj: 2094
Nur registritaj uzantoj povas enskribi komentojn. Bonvolu aŭ ensaluti aŭ enregistriĝi. Powered by AkoComment Tweaked Special Edition v.1.4 |
|
Lasta Ĝisdatigo ( 24/05/2007 )
|