|
medison celebrity Ĉi tiu tekokomputilo estas nur $150 USD. Redhat Fedora estas instalita. Mi legas ke estas sveda firmao, kaj la fabriko estas en Brazilo. Mi nun revenas al tiu retejo; mi volas scii pli multe! Eble mi skribos plu se mi eltrovas pli multe. --------- Ĝisdatigo: mi ne povas trovi ekzemplon rete de iu kiu aĉetis (kaj ricevis) 'medison celebrity'. Mi ja povas trovi blogerojn kaj komentojn plenplenaj je duboj pri la valideco de la ofero. Oni pensas ke ili kolektos la monon kaj malaperos, ĉar la eksped-dato estas 4-6 semajnoj post la mendo. Mi daŭros legi, kaj ĝisdatigi. -------- Miaopinie, Linuksa tekokomputilo kiu havas tiujn ecojn estas ebla, se oni elaĉetas la varojn kiuj ne vendiĝis de fabriko, kaj instalas senpagan Linukson. Sed tiu ulo diras ke li 'havas' fabrikon en Brazilo. Kiel li pagus por tio? Kaj la unuaj aĉetantoj ne pagis eksped/enpakan depagon. Ĉu tiun elspezon li ne antaŭpensis? Oni efektive vendas de 2checkout.com, kiu promesas ke oni ne antaŭpagas; 2checkout ne ĝiros la monon de via kreditkarto ĝis vi ricevas la pakaĵon, do kiel li sukcese friponas? Se la 'entreprenisto' estas friponisto, li ne trapensis la aferon. Se li ja estas entreprenisto, li ne trapensis la aferon. Estu la unua por komenti | Aldoni kiel favorata (121) | Citi ĉi tiun ĉe via retejo | Rigardoj: 1543 | Legi plu... |