Ezopa saĝo (2)
Januaro 26, 2007 de Eric
Dua ero el tiu trezorplena verko Ezopa Saĝo :
LA VULPO KAJ LA MASKO
La vulp’ surkampe maskon trovis,
ĝin ĉiuflanken turnis, ŝovis,
kaj diris kun rikan’ acerba:
“Tre bela kapo, sed sencerba.”
Januaro 26, 2007 de Eric
Dua ero el tiu trezorplena verko Ezopa Saĝo :
LA VULPO KAJ LA MASKO
La vulp’ surkampe maskon trovis,
ĝin ĉiuflanken turnis, ŝovis,
kaj diris kun rikan’ acerba:
“Tre bela kapo, sed sencerba.”
Decembro 17, 2006 de Eric
En 2005, mia esperanta klubo (Lille Villeneuve d’Ascq Esperanto) zorgis pri la eldono de traduko de albumo de Tinĉjo: Tinĉjo en Tibeto. Fakte, ni renkontis Hervé Gonin, kiu tradukis La Nigra Insulo kelkaj jaroj antaŭe. Li diris ke li tradukis ankaŭ Tinĉjo en Tibeto. Michel Dechy, la prezidanto de la klubo tuj pensis pri eldono de tiu bildstrio ĉar ĝi, tute kiel esperanto, emfazas la toleremon, la amikecon kaj la solidarecon inter la diversnaciaj homoj.
Post multe da pasiiga laborego, oni sukcesis eldonigi ĝin. Tio okazis precize kadre de la festoj por centjariĝo de la unua kongreso de Boulogne sur Mer (Bulonjo ĉe Maro).
Persone, mi zorgis pri tajpado kaj relegado de la traduko, kaj poste de la relegado de la unuaj provoj de eldonaĵo.
Kaj hodiaŭ mi legis ĉe Libera Folio tiun mirindan artikolon : Dalai-lamao disdonis Tinĉjon en Esperanto
Estas mirinde por ĉiuj partoprenantoj de tiu aventuro kiam ni vidas “nian” bildstrion en la manoj de la Dalailamao !
Decembro 1, 2006 de Eric
Jen tradicio de norda Francio aŭ pli precize, pagana divinarta kutimo adaptita al kristana kalendaro : la 2an de decembro (Advento), kreskigu tritikajn grenojn sur koton, en pladeto. Se ili kreskos, kaj se la plantaĵo ankoraŭ fortikas je la novjaro, tiam venonta rikoltado estos bonega kaj grenejoj estos plenaj.
Novembro 28, 2006 de Eric
Jen kelkaj geknabaj diraĵoj pri amo :
Ne kisu knabinon, antaŭ ol havi sufiĉe da mono por aĉeti egan ringon kaj magnetoskopon, ĉar ŝi deziros spekti la filmon de la geedziĝofesto. (Ĝim 10 jaraĝa)
Neniam kisu fronte al aliuloj. Sed, se neniu ĉeestas, mi ŝatus provi kun tre bela knabo, tamen ne pli ol kelkaj horoj. (Kelly 9j.)
Neniu precize scias kial oni enamiĝas; mi jam aŭdis ke tio rilatas al odoroj. Tial parfumoj kaj senodoriloj estas tiel popularaj. (Jan 9j.)
Kiam oni enamiĝas, tio similas al trapafo de sago, sed poste, ja malpli doloras. (Harlen 8j.)
Se enamiĝi estas kiel lerni legadon, mi ne interesiĝas. Necesas tro da tempo! (Leo 7j.)
Se vi deziras ke iu ne el via familio enamiĝas al vi, pli bone se vi bele aspektas. (Ĵan 8j.)
Korpaspekto ne ĉiam sufiĉas. Rigardu min : mi belegas tamen neniun trovis por geedziĝi. ( Gari 7j.)
Geamantoj promenas manenmane por ke ringoj ne falu ĉar ringoj multe kostas. (Dev 8j.)
Por enamigi iun al vi, diru ke vi estas estro de bombonvendejo. (Del 6j.)
Mi ĉiam ŝatas amon kaj enamiĝon, kiam tio ne okazas dum epizodo de Simpsons. (Anita 6j.)
Ĉe tiu retpaĝo, estas dekoj da belegaj fotoj nepre travidindaj.
Novembro 13, 2006 de Eric
Ne multe da romanoj oni trovas en esperanta literaturo. Ie, mi legis ke ĉi tiu estas unu el la plej elstaraj. Post legado, mi tute konsentas. Rossetti redaktis la rakonton de sia tumulta profesia vivo (li estis komerca vojaĝanto kaj foira eksponisto) per flua kaj viveca stilo, kun ĉiama humoro.
Bedaŭrinde, pro tro frua malapero, Rossetti ne donis al ni aliajn delektindajn verkojn.
Novembro 1, 2006 de Eric
En mia unua blogaĵo, en decembro 2003, mi parolis pri strato Faidherbe, en mia urbo Lille. Ĝi estis ornamita per scienc-fikciaj arkaĵoj. Tio okazis kadre de kultura elmontrado : “Lille 2004″. Nuntempe, nova elmontrado komenciĝas : “Lille 3000″. Kaj denove la saman straton oni uzas por elmontradi. Ĉi-foje, ĉar “Lille 3000″ temas pri hinda kulturo, paroj de elefantoj, hindamode vestitaj, vidalvide staras ambaŭflanke laŭ la strato.
Oktobro 29, 2006 de Eric
Jen kelkaj aliaj:
- tra la mondo, pli da viroj havas traboritajn orelojn ol virinoj,
- origine, 52 karta ludo utilis kiel kalendaro, antaŭ utili kiel ludilo,
- la unua muso vojaĝinte tra kosmo ne estis eksperimenta subjekto sed kaŝvojaĝanto,
- antaŭ la 12a jarcento, la angla lingvo ne enhavis interpunkcion,
- en Vatikano, ekzistas 500 kvadratmetra librejo, sigelfermita en 1215; oni ne rajtas malfermi ĝin antaŭ februaro, la 19a de 2010.
Oktobro 27, 2006 de Eric
Inter ĉiuj esperantaj libroj kiujn mi legis, Ezopa saĝo estas unu el miaj plej ŝatataj . Ĝin verkis Kalman Kalocsay en 1956. Tiu verko ne nur estas tradukado de la originala verko de la antikva greka poeto Ezopo sed ankaŭ versigo. Fakte, Ezopo skribis la fabelojn proze.
Jen unu el tiuj mirindaj tradukoj, kies moralinstruo bedaŭrinde estas tre aktuala:
LA AGLO KAJ LA SAGO
La aglon murde trafis piko
de sag’ plumita, kaj li veas:
“Ho jen, mi ne de malamiko,
sed de la propra plum’ pereas.”
Popolon falĉas armtekniko,
sed kies manoj do ĝin kreas ?
Oktobro 23, 2006 de Eric
Dum sia junaĝo, franca skribisto Gustave Flaubert verkis vojaĝrakonton en la libro Pyrénées-Corse (Pireneoj-Korsiko). Li, tiam ĵus abiturientigita, enskribis notojn kaj vojaĝimpresojn. Interalie, la 15an de Septembro 1840, meditante pri la utileco de tia ago, demandante sin ĉu vere utilas surpaperigi siajn impresojn, li skribis :
Mi ĉiam estas dironta kune kun la poeto :
” Kial ĉiuj tiuj doloroj,
Skuu la glanojn,
Trinku akvon el la fontoj,
Amu kaj reendormiĝu.”,
sen klarigi ties aŭtoro.
En la plej malfrua eldono de tiu libro, piednoto klarigas ke neniu kapablis trovi kiu estas la poeto kiun li citas. Tamen, en januaro 2006, S-ro Cambe el Francio, naive provis solvi tiun enigmon per serĉilo Guglo. Nur kelkaj sekundoj sufiĉis por malkovri ke la aŭtoro de tiuj kvar versoj estis Victor Hugo en sia poemo Vespero sur la maro.
Solvon de enigmo neniam klarigita de multaj fakuloj malkovris nefakulo per simplega serĉo ĉe Guglo !