Ĉu Pasvorto Perdita ?
Neniu Konto? Registriĝi

Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj uzante Esperanton kiel laborlingvon.
Vi povas libere aliĝi, partopreni kaj demandi tie ĉi pri linukso, libera programaro, k.s.

Hejmo arrow Vikio
 

Kiel Redakti

Se vi ne scias kio estas wiki (vikio), legu unue iom ampleksan artikolon pri vikio. Aŭ simple akceptu tuj, ke temas pri retpaĝaro redaktebla per iu ajn persono, kiu havas sufiĉan emon fari tion.

Identiĝo por redakti

Por fidinde ŝanĝi, aldoni, krei iun ajn tekston en tiu ĉi retpaĝaro, oni devas unue esti aliĝita. Tio estas tre simpla tasko, kiu ne formanĝos pli ol 1 minuto el via vivo.

Aliĝo

Do, hastu, rapide faru tion por aliĝi:

  1. Klaku la ligilon "Ensaluti", maldekstre;
  2. En la paĝo, kiu aperos, klaku la ligilon "Registru";
  3. Plenigu la formularon, kiu aperos en la sekvonta paĝo; tie oni havos:
    1. "Uzulnomo" estas kromnomo, kiun vi elektas por identigi vin kiel aliĝito;
    2. "Pasvorto" estas la passvorto, kiu protektos via identiĝo: kreu unu laŭdezire;
    3. "pli unu fojo" ⇒ en tiu ĉi kampo vi devas retajpi la pasvorton por certiĝi, ke ĝi estas korekta;
    4. "Plena nomo" estas via vera nomo, ekzemple la unua kaj la lasta;
    5. "Retpoŝto" estas via retadreso, por ricevi informojn pri ŝanĝoj en kelkaj paĝoj, kiuj vi poste povos aboni por esti avizota;
  4. Poste tion, vi jam rajtas identiĝi uzante vian novan kromnomon. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, faru tion nun!

Identiĝo

La identiĝo estas tre facila:

  1. Klaku la ligilon "Ensaluti" en la maldekstra parto de la paĝo;
  2. En la sekva paĝo, kiu aperos, plenigu la kampon "Uzulnomo" per via kromnomo;
  3. Plenigu la kampon "Pasvorto" per via pasvorto;
  4. Klaku la butonon "Ensaluti" kaj vi estos identiĝita, preta por redakti iun ajn paĝon;
  5. Tiam, aperos butonetojn en la dekstra partoj de la sekcioj, nomataj "Redakti". Kaj ankaŭ aperos la ligilo "Redakti paĝon" en la maldekstra parto. Ambaŭ ebligos al vi aliri la redaktilon de la paĝaro.

Rimarko por novuloj: se vi apenaŭ spertas pri redaktado de vikioj, iru al la paĝo nomata "ludejo" antaŭ ol klaki sur iu ajn redaktiga ligilo/butono; kaj sekvu la instruojn ĉi tie sube.

Simpla redaktado

La redaktilo estas tre simpla. Ĝi konsistas el simpla kadro, kie la teksto de la paĝo povas miksiĝi kun kelkaj kodaĵoj. Simplaj tekstoj eĉ ne bezonas tiujn kodaĵojn.

En la supro de la kadro estas kelkaj butonetoj por helpi rapide inkluzivi la plej grandan parton de la kodaĵojn, kiuj modifas la manieron laŭ kiu la tekstoj vere aperos en la normala retpaĝo.

Kaj en la subo estas tri gravaj butonoj, kiuj funkcias tiel:

  • "Konservi": por registri la enhavon de via teksto, revenonte al la normala modo, tiel estas, al la retpaĝo, kiel ĝi estis rigardata antaŭ ol vi klakis la ligilon "Redakti paĝon";
  • "Antaŭrigardi": por ebligi antaŭrigardi la rezulton de via redakto, sen registri ĝin, tiel, ke vi povas provlegi ĝin antaŭe kaj pli bone kontroli eventualajn erarojn.
  • "Aboli": por malfari ĉiujn modifojn aplikataj de vi al la teksto, revenonte al la antaŭa stato, kiam vi estis klakonta la ligilon "Redakti paĝon".

Por ŝanĝi la tekston, oni povas uzi ĉiujn rimedojn ordinare trovitaj en simplaj redaktiloj. 1)

Strukturigo de la tekstoj

Baza rimedo por bone ordigi la ideojn estas dividi la tekston laŭ titolo, subtitoloj, sekcioj, subsekcioj, ktp. Por fari tion, la redaktilo disponigas simplan kodan markaĵon, por dividi la tekston per ĝis 5 niveloj.

La unua nivelo oni uzu por la titolo de la paĝo. La dua por la ĉefaj sekcioj. La tria por subsekcioj en ĉiu ĉefa sekcio. Kaj tiel sekve, ĝis oni atingas la 5-an nivelon, kie oni ne povos plu dividi la tekston.

Tiu ĉi vikio uzas la ĉefajn sekciojn (2-a nivelo) kaj ties subsekciojn (3-a nivelo) por aŭtomate krej indekson de la artikolo en la dekstra supra parto de la paĝo. Tio estas la plej granda avantaĝo bone apliki tiun strukturon.

Por helpi enmeti tiujn markaĵojn, oni havas 5 butonetojn en la supra parto de la redaktilo, nomataj H1, H2, H3, H4 kaj H5, kiuj rekte rilatas al ĉiu sekcia nivelo. Ludu iomete en la ludejo por kutimiĝi al la funkciado de tiuj butonetoj kaj al la strukturigaj markaĵoj. Klaku ilin por observi tion, kio okazas.

Se vi ne emas ludi kaj lerni per praktiko, do legu la pli kompletan helpo-paĝon pri dokuvikia_sintakso.

Kreo de novaj artikoloj (paĝoj)

Se vi deziras krei novan paĝon por skribi viajn interesegajn ideojn, vi devas uzi vikian metodon por ekaperigi kreotan paĝon. Se vi sukcesas aliri iun paĝon, kiu ankoraŭ ne ekzistas, tiam aperas mesaĝon konfirmante tion kaj ebligante al vi krei ĝin kiel nova, per la ligilo "Krei ĉi tiun paĝon", maldekstre.

Vikia metodo

La vikia metodo estas eleganta (tio estas, iom komplika) maniero krei paĝojn. Por apliki tiun metodon, oni devas redakti iun ekzistantan paĝon kaj de tie ligi al la kreota paĝo.

Por ligi al aliaj paĝoj oni devas apliki de specialan kodan markaĵon nomata "interna ligilo". Ĝi povas ŝajni stranga al la novuloj, sed poste oni bone alkutimiĝas kaj ĝuas ĝian praktikadon. Oni uzas duoblajn interkrampojn ĉirkaŭ la vorto por igi ĝin kiel ligilo al alia paĝo de la vikio.

Ekzemple, se vi volas ligi al la paĝo "Provejo", vi devas simple skribi en via teksto tion:

[[ludejo]]

Kaj tio fariĝas ĉi tion:

ludejo

Tiu paĝo jam ekzistas, tial ĝi fariĝas blua aŭ bruna. Se la paĝo ne ekzistus, ĝi fariĝus ruĝa, kiel en la jena ekzemplo:

[[neekzistanta pagxo]]

neekzistanta pagxo

Se vi kreos tiun paĝon por ludi, bonvolu forigi ĉiun ĝian enhavon poste, por ke ĝi malaperu refoje. Tiel, ankaŭ aliaj personoj povos profiti el tiu praktikado.

Adiaŭo

Post la redaktado, vi devas adiaŭi, klakante sur la ligilon "Elsaluti", apud maldekstre. Tio reigos vin kiel normala uzanto, ne identiĝita.

1) ŝajne en la krozilo "Internet Explorer" oni ne sukcesas marki (reliefigi por kopii) tekston per muso, nur per la klavaro
 
vikio/enkonduko.txt (500 views) · Lastaj amendoj: 2007/05/19 09:19 de fefcas
 
Vikia RSS fluo Creative Commons License Donate Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki
Powered by Joom Prosolution
Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj
uzante Esperanton kiel laborlingvon.
© 2008 liberaprogramaro
Joomla! estas Libera Programo eldonita sub la GNU/GPL permesilo.
OS: Linux b
PHP: 4.4.8
MySQL: 5.0.45-community-log
Tempo: 22:21
Caching: Enabled
GZIP: Disabled
Membroj: 46
Novaĵoj: 65
Ligiloj: 19
Estas 1 vizitanto konektita(j)