====== Kiel Redakti ====== Se vi ne scias kio estas //wiki// (vikio), legu unue iom ampleksan [[wpeo>vikio|artikolon pri vikio]]. Aux simple akceptu tuj, ke temas pri retpagxaro redaktebla per iu ajn persono, kiu havas suficxan emon fari tion. ===== Identiĝo por redakti ===== Por fidinde sxangxi, aldoni, krei iun ajn tekston en tiu cxi retpagxaro, oni devas unue esti aligxita. Tio estas tre simpla tasko, kiu ne formangxos pli ol 1 minuto el via vivo. ==== Aliĝo ==== Do, hastu, rapide faru tion por aligxi: - Klaku la ligilon "Ensaluti", maldekstre; - En la pagxo, kiu aperos, klaku la ligilon "Registru"; - Plenigu la formularon, kiu aperos en la sekvonta pagxo; tie oni havos: - "Uzulnomo" estas kromnomo, kiun vi elektas por identigi vin kiel aligxito; - "Pasvorto" estas la passvorto, kiu protektos via identigxo: kreu unu lauxdezire; - "pli unu fojo" => en tiu cxi kampo vi devas retajpi la pasvorton por certigxi, ke gxi estas korekta; - "Plena nomo" estas via vera nomo, ekzemple la unua kaj la lasta; - "Retposxto" estas via retadreso, por ricevi informojn pri sxangxoj en kelkaj pagxoj, kiuj vi poste povos aboni por esti avizota; - Poste tion, vi jam rajtas identigxi uzante vian novan kromnomon. Se vi ankoraux ne aligxis, faru tion nun! ==== Identiĝo ==== La identigxo estas tre facila: - Klaku la ligilon "Ensaluti" en la maldekstra parto de la pagxo; - En la sekva pagxo, kiu aperos, plenigu la kampon "Uzulnomo" per via kromnomo; - Plenigu la kampon "Pasvorto" per via pasvorto; - Klaku la butonon "Ensaluti" kaj vi estos identigxita, preta por redakti iun ajn pagxon; - Tiam, aperos butonetojn en la dekstra partoj de la sekcioj, nomataj "Redakti". Kaj ankaux aperos la ligilo "Redakti pagxon" en la maldekstra parto. Ambaux ebligos al vi aliri la redaktilon de la pagxaro. **Rimarko por novuloj**: se vi apenaux spertas pri redaktado de vikioj, iru al la pagxo nomata "[[ludejo:ludejo]]" antaux ol klaki sur iu ajn redaktiga ligilo/butono; kaj sekvu la instruojn cxi tie sube. ===== Simpla redaktado ===== La redaktilo estas tre simpla. Gxi konsistas el simpla kadro, kie la teksto de la pagxo povas miksigxi kun kelkaj kodajxoj. Simplaj tekstoj ecx ne bezonas tiujn kodajxojn. En la supro de la kadro estas kelkaj butonetoj por helpi rapide inkluzivi la plej grandan parton de la kodajxojn, kiuj modifas la manieron laux kiu la tekstoj vere aperos en la normala retpagxo. Kaj en la subo estas tri gravaj butonoj, kiuj funkcias tiel: * "Konservi": por registri la enhavon de via teksto, revenonte al la normala modo, tiel estas, al la retpagxo, kiel gxi estis rigardata antaux ol vi klakis la ligilon "Redakti pagxon"; * "Antauxrigardi": por ebligi antauxrigardi la rezulton de via redakto, sen registri gxin, tiel, ke vi povas provlegi gxin antauxe kaj pli bone kontroli eventualajn erarojn. * "Aboli": por malfari cxiujn modifojn aplikataj de vi al la teksto, revenonte al la antauxa stato, kiam vi estis klakonta la ligilon "Redakti pagxon". Por sxangxi la tekston, oni povas uzi cxiujn rimedojn ordinare trovitaj en simplaj redaktiloj. ((sxajne en la krozilo "Internet Explorer" oni ne sukcesas marki (reliefigi por kopii) tekston per muso, nur per la klavaro)) ===== Strukturigo de la tekstoj ===== Baza rimedo por bone ordigi la ideojn estas dividi la tekston laux titolo, subtitoloj, sekcioj, subsekcioj, ktp. Por fari tion, la redaktilo disponigas simplan kodan markajxon, por dividi la tekston per gxis 5 niveloj. La unua nivelo oni uzu por la titolo de la pagxo. La dua por la cxefaj sekcioj. La tria por subsekcioj en cxiu cxefa sekcio. Kaj tiel sekve, gxis oni atingas la 5-an nivelon, kie oni ne povos plu dividi la tekston. Tiu cxi vikio uzas la cxefajn sekciojn (2-a nivelo) kaj ties subsekciojn (3-a nivelo) por auxtomate krej indekson de la artikolo en la dekstra supra parto de la pagxo. Tio estas la plej granda avantagxo bone apliki tiun strukturon. Por helpi enmeti tiujn markajxojn, oni havas 5 butonetojn en la supra parto de la redaktilo, nomataj **H1**, **H2**, **H3**, **H4** kaj **H5**, kiuj rekte rilatas al cxiu sekcia nivelo. Ludu iomete en la [[ludejo:ludejo]] por kutimigxi al la funkciado de tiuj butonetoj kaj al la strukturigaj markajxoj. Klaku ilin por observi tion, kio okazas. Se vi ne emas ludi kaj lerni per praktiko, do legu la pli kompletan helpo-pagxon pri [[vikio:dokuvikia_sintakso]]. ===== Kreo de novaj artikoloj (paĝoj) ===== Se vi deziras krei novan pagxon por skribi viajn interesegajn ideojn, vi devas uzi vikian metodon por ekaperigi kreotan pagxon. Se vi sukcesas aliri iun pagxon, kiu ankoraux ne ekzistas, tiam aperas mesagxon konfirmante tion kaj ebligante al vi krei gxin kiel nova, per la ligilo "Krei cxi tiun pagxon", maldekstre. ==== Vikia metodo ==== La vikia metodo estas eleganta (tio estas, iom komplika) maniero krei pagxojn. Por apliki tiun metodon, oni devas redakti iun ekzistantan pagxon kaj de tie ligi al la kreota pagxo. Por ligi al aliaj pagxoj oni devas apliki de specialan kodan markajxon nomata "[[dokuvikia sintakso#ligiloj|interna ligilo]]". Gxi povas sxajni stranga al la novuloj, sed poste oni bone alkutimigxas kaj gxuas gxian praktikadon. Oni uzas duoblajn interkrampojn cxirkaux la vorto por igi gxin kiel ligilo al alia pagxo de la vikio. Ekzemple, se vi volas ligi al la pagxo "Provejo", vi devas simple skribi en via teksto tion: [[ludejo]] Kaj tio farigxas cxi tion: [[ludejo]] Tiu pagxo jam ekzistas, tial gxi farigxas blua aux bruna. Se la pagxo ne ekzistus, gxi farigxus rugxa, kiel en la jena ekzemplo: [[neekzistanta pagxo]] [[neekzistanta pagxo]] Se vi kreos tiun pagxon por ludi, bonvolu forigi cxiun gxian enhavon poste, por ke gxi malaperu refoje. Tiel, ankaux aliaj personoj povos profiti el tiu praktikado. ===== Adiaŭo ===== Post la redaktado, vi devas adiauxi, klakante sur la ligilon "Elsaluti", apud maldekstre. Tio reigos vin kiel normala uzanto, ne identigxita.