Ĉu Pasvorto Perdita ?
Neniu Konto? Registriĝi

Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj uzante Esperanton kiel laborlingvon.
Vi povas libere aliĝi, partopreni kaj demandi tie ĉi pri linukso, libera programaro, k.s.

Hejmo arrow Vikio

Markada Sintakso

Dokuwiki eltenas kelkajn simplajn markaĵojn, kiuj provas igi la datendosierojn plejeble facile legeblaj. Tiu ĉi paĝo enhavas ĉiujn sintakserojn oni povas uzi dum redaktado de la paĝoj. Simple rigardu la fontkodon de tiu ĉi paĝo preminte la butonon Redakti paĝon en la supro de la paĝo. Se vi emas provi ion, simple aliru la paĝon nomata ludejo. Krome, la simplaj markaĵoj estas facile uzebligitaj de la tuj-butonojn.

Baza formatado de teksto

DokuWiki disponigas dikecajn, italecajn, substrekitajn kaj samspacitajn tekstojn. Kompreneble oni povas kombini ĉiujn tiujn.

DokuWiki disponigas **dikecajn**, //italecajn//,
 __substrekitajn__ kaj ''samspacitajn'' tekstojn.
Kompreneble oni povas **__//''kombini''//__** cxiujn tiojn.

Vi povas uzi suban indicon kaj supran indicon.

Vi povas uzi <sub>suban</sub> indicon kaj
<sup>supran</sup> indicon.

Vi povas marki ion kiel forviŝita ankaŭ.

Vi povas marki ion kiel <del>forviŝita</del> ankaŭ.

Alineoj estas kreitaj de malplenaj linioj. Se vi volas devigi novan linion sen komenci novan alineon, vi povas enskribi du deklivajn streketojn sekvitaj de spaceto, aŭ la fino de la linio.

Ĉi tiu estas teksto kun linisaltoj
Notu ke la du deklivaj streketoj estas obeitaj nur kune kun linifino, aŭ spaceto \\Ĉi tiu okazas sen fino aŭ spaceto.

Ĉi tiu estas teksto kun linifinigoj\\ Notu ke la 
du deklivaj streketoj estas  obeitaj nur kune kun
linifino, aŭ spaceto \\Ĉi tiu okazas sen fino aŭ spaceto.

Vi devus uzi devigatajn novajn liniojn nur kiam vere bezonitaj. (La tradukanto diras “Ignoru, uzu kiam ajn vi volas!” ;-))

Ligiloj

DokuWiki subtenas plurajn manierojn por krei ligilon.

Ekstera

Eksteraj ligiloj estas konataj aŭtomate: http://www.google.com aŭ nur www.google.com - Vi povas enskribi nomon por la ligilo ankaŭ: Ĉi tiu ligilo almontras al google. Retpoŝtadresoj estas konataj ankaŭ: andi@splitbrain.org

DokuWiki subtenas plurajn rimedojn por krei ligilon. Eksteraj ligiloj
estas konataj aŭtomate: http://www.google.com aŭ nur www.google.com
- Vi povas enskribi nomon por la ligilo, se vi volas:
[[http://www.google.com|Ĉi tiu ligilo almontras al google]]
Retpoŝtadresoj kiel: <andi@splitbrain.org> estas konataj ankaŭ.

Interna

Oni kreas internajn ligilojn per rektaj krampoj. Vi povas uzi aŭ paĝnomoTitola Teksto. Vikiaj paĝnomoj estas ŝanĝitaj al minusklaj literoj aŭtomate; bedaŭrinde, vi ne povas uzi la X-sistemon ĉi tie – ene de la krampoj, la X-sistemo ne estas ŝanĝita al la ĉapelitaj literoj.

Oni kreas internajn ligilojn per rektaj krampoj. Vi povas uzi aŭ
[[paĝnomo]] aŭ [[paĝnomo|Titolo]]. Vikiaj paĝnomoj estas ŝanĝitaj al
minusklaj literoj aŭtomate; bedaŭrinde, vi ne povas uzi la X-sistemon
ĉi tie -- ene de la krampoj, la X-sistemo ne estas ŝanĝita al la 
ĉapelitaj literoj.

Vi povas uzi nomspacon per dupunkto en la nomo.

Vi povas uzi [[vikio:nomspaco]] per dupunkto en la nomo.

Por detaloj vidu (angle) wiki:namespaces.

Vi povas krei ligilon al aparta sekcio. Aldonu la sekcian nomon malantaŭ kradon kiel en HTML. Ĉi tiu ligas al ĉi tiu sekcio.

Ĉi tiu ligas al [[dokuvikia_sintakso#interna|ĉi tiu sekcio]].

Notoj:

  • Ligiloj al jamaj paĝoj montras sin malsamaj ol ne jam kreitaj paĝoj.
  • DokuWiki ne uzas CamelCase por aŭtomate krei ligilojn defaŭlte, sed tia ja povas esti ŝaltita en la wiki:config dosiero. Konsileto: Se DokuWiki estas ligilo, vere jam estas ebligita.
  • Kiam oni ŝanĝas la titolon de sekcio, sekve la legosigno ankaŭ estas ŝanĝita. Do ne dependu de sekcia ligilo.

Intervikio

DokuWiki disponigas intervikiajn ligilojn. Ili estas praktikaj (ordinare mallongaj) ligiloj al aliaj vikioj. Ekzemple:

Jen ligilo al Vikipedia paĝo pri Vikioj:Vikio.

Jen ligilo al Vikipedia pagxo pri vikioj:[[vp>Vikio]].

Bildaj Ligiloj

Vi povas uzi bildon kiel ligilon al alia paĝo (interna aŭ ekstera). Vi kombinas la sintakson por ligiloj kaj bildoj kaj aliaj dosieroj (vidu sube) tiele:

[[http://www.linux.org/|{{vikio:tux_joda.png}}]]

Notu: la bildaj aranĝaj komandoj estas la nura aranĝa sintakso akceptita en ligilaj nomoj.

Ĉiuj bildaj kaj ligilaj sintaksoj estas akceptitaj (inkluzive bilda regrandigo, internaj kaj eksteraj bildoj, URL-aj kaj intervikiaj ligiloj).

Piednotoj

Vi povas aldoni piednotojn per 1) duoblaj krampoj.

Vi povas aldoni piednotojn per ((Ĉi tio estas piednoto)) duoblaj krampoj.

noto 1: Strange, nur ŝvebu super la piednoto, ne klaku.

noto 2: Tio estas misfunkcio de Joomla: ĝi ne sukcesas ligi ĉion korekte en la interna DokuWiki. Same okazas al la ligiloj de la enhavo de ĉiu paĝo, en la supra dekstra parto...

Sekciigo

Vi povas uzi ĝis kvin malsamajn nivelojn de titoloj por strukturigi vian enhavon. Se estas pli ol tri titoloj, indeksa tabelo estas aŭtomate kreita – tio povas esti malebligata uzante la ĉenon ~~NOTOC~~ en la dokumento.

Titolo - Nivelo 3

Titolo - Nivelo 4

Titolo - Nivelo 5
==== Titolo - Nivelo 3 ====
=== Titolo - Nivelo 4 ===
== Titolo - Nivelo 5 ==

Per uso de kvar aŭ pli strekoj, vi povas fari horizontalan linion:


Ekzemple: ----

Bildoj kaj aliaj dosieroj

Oni povas inkluzivi eksterajn kaj internajn bildojn (wiki:images angle) per kunigaj krampoj ({{bildo}}). Opcie, oni povas difini ilian grandecon.

Reala grandeco:

Regrandigi laŭ larĝeco:

Regrandigi laŭ larĝeco kaj alteco:

Regrandigita ekstera bildo:

Reala grandeco:                        {{vikio:tux_joda.png}}
Regrandigi laux largxeco:            {{vikio:tux_joda.png?50}}
Regrandigi laux largxeco kaj alteco: {{vikio:tux_joda.png?200x50}}
Regrandigita ekstera bildo: {{http://de3.php.net/images/php.gif?200x50}}

Uzante dekstrajn aŭ maldekstrajn blankspacojn, oni povas difini la dispozicion.

{{vikio:tux_joda.png }}
{{ vikio:tux_joda.png}}
{{ vikio:tux_joda.png }}

Kompreneble, oni povas ankaŭ aldoni apudskribon (montrite kiel konsileto de plejparto el la foliumiloj).

Tio cxi estas apudskribo

{{ vikio:tux_joda.png |Tio cxi estas apudskribo}}

Se oni enmetas eksteran aŭ internan dosiernomon, kiu ne estas bildo (gif, jpg, png), tiel ĝi estos anstataŭe montrata kiel ligilo.

Por ligigi bildon al alia paĝo, legu Bildaj Ligiloj supre.

Listoj

Dokuwiki eltenas ordigantajn kaj neordigantajn listojn. Por krei listeron, krommarĝenu vian tekston per du blankspacoj kaj prefiksu steleton (*) por neordigantaj listoj aŭ strekon (-) por ordigantaj.

  • Tio estas listo
  • La dua listero
    • Eblas malsamaj niveloj
  • Plia listero
  1. La sama listo, nun ordigite
  2. Alia listero
    1. Simple uzu krommarĝenon por pli subaj niveloj
  3. Estas tio.
  * Tio estas listo
  * La dua listero
    * Eblas malsamaj niveloj
  * Plia listero

  - La sama listo, nun ordigite
  - Alia listero
    - Simple uzu krommargxenon por pli subaj niveloj
  - Estas tio.

Smileys

DokuWiki konvertas ofte uzatajn miensimbolojn al iliaj grafikaj ekvivalentoj. Pli miensimboloj povas enesti la dosierujon “smiley” kaj tiel ili povas esti inkluzivitaj per la dosiero conf/smileys.conf. Jen listo de la Miensimboloj disponeblaj en ĉi tiu vikio.

  • 8-) 8-)
  • 8-O 8-O
  • :-( :-(
  • :-) :-)
  • =) =)
  • :-/ :-/
  • :-\ :-\
  • :-? :-?
  • :-D :-D
  • :-P :-P
  • :-O :-O
  • :-X :-X
  • :-| :-|
  • ;-) ;-)
  • ^_^ ^_^
  • :?: :?:
  • :!: :!:
  • LOL LOL
  • FIXME FIXME
  • DELETEME DELETEME
  • RIPARUMIN RIPARUMIN
  • PARTOPRENU PARTOPRENU

Kromformatoj por signaĵoj

Dokuwiki povas konverti kumetitajn simplajn signaĵojn al iliaj ĝustaj unuopaj formoj. Jen ekzemplo de rekoneblaj kromformatoj:

→ ← ↔ ⇒ ⇐ ⇔ » « – — 640×480 © ™ ®

“Li pensis ‘Estas homeca mondo’...”

-> <- <-> => <= <=> >> << -- --- 640x480 (c) (tm) (r)

"Li pensis 'Estas homeca mondo'..."

rim.: tiuj konvencioj povas esti malebligitaj per agord-opcio kaj per dosiero de sxablonetoj.

Citiloj

Kelkfoje oni deziras marki tekston por montri, ke ĝi estas respondo aŭ komento. Por fari tion, oni povas uzi la jenan sintakson:

Mi pensas, ke ni devus fari tion.
  
> Ne, ni ne devus.

>> Bone, mi insistas, ke ni devus.

> Cxu?

>> Jes!

>>> Do ni faru!

Mi pensas, ke ni devus fari tion.

Ne, ni ne devus.
Bone, mi insistas, ke ni devus.
Ĉu?
Jes!
Do ni faru!

Tabeloj

DokuWiki eltenas simplan sintakson por krei tabelojn.

Titolo 1 Titolo 2 Titolo 3
Linio 1 Kolumno 1 Linio 1 Kolumno 2 Linio 1 Kolumno 3
Linio 2 Kolumno 1 iom da ŝovo (rimarku la duopan vertikalan strekon)
Linio 3 Kolumno 1 Linio 3 Kolumno 2 Linio 3 Kolumno 3

Linioj en tabeloj ekiĝas kaj finiĝas per “|” por normalaj linioj aŭ per “^” por titolaj.

^ Titolo 1      ^ Titolo 2       ^ Titolo 3      ^
| Linio 1 Kolumno 1 | Linio 1 Kolumno 2 | Linio 1 Kolumno 3 |
| Linio 2 Kolumno 1  | iom da sxovo (rimarku la duopan vertikalan strekon) ||
| Linio 3 Kolumno 1 | Linio 3 Kolumno 2 | Linio 3 Kolumno 3 |

Por horizontale interligi ĉelojn, simple malplenigu sekvantan ĉelon, kiel supre montrite. Certiĝu, ke ĉiam estu sama kvanto da apartigiloj!

Ankaŭ eblas vertikalaj tabeltitoloj.

Titolo 1 Titolo 2
Titolo 3 Linio 1 Kolumno 2 Linio 1 Kolumno 3
Titolo 4 ĉi tiel nenia ŝovo
Titolo 5 Linio 2 Kolumno 2 Linio 2 Kolumno 3

Kiel observeble, estas apartigilo ĝuste antaŭ ĉelo, kiu regas la formaton:

|              ^ Titolo 1            ^ Titolo 2          ^
^ Titolo 3    | Linio 1 Kolumno 2          | Linio 1 Kolumno 3        |
^ Titolo 4    | cxi tiel nenia sxovo |                    |
^ Titolo 5    | Linio 2 Kolumno 2          | Linio 2 Kolumno 3        |

rim.: vertikalaj ŝovoj ne eblas.

Oni ankaŭ povas laŭliniigi la enhavojn de tabeloj. Nur aldonu almenaŭ du blankajn spacojn en la kontraŭa ekstremo de la teksto: du spacoj maldekstre laŭliniigas dekstre, du spacoj dekstre laŭliniigas maldekstre kaj du spacoj ambaŭflanke centrigas la tekston.

Tabelo kun laŭliniigo
dekstre centre maldekstre
maldekstre dekstre centre
xxxxxxxxxxxx xxxxxxxxxxxx xxxxxxxxxxxx

Observu la vikitekston:

^  Tabelo kun lauxliniigo  ^^^
|  dekstre|  centre  |maldekstre  |
|maldekstre  |  dekstre|  centre  |
| xxxxxxxxxxxx | xxxxxxxxxxxx | xxxxxxxxxxxx |

Ne-analizitaj blokoj

Oni povas inkluzivi ne-analizitajn blokojn en dokumentoj per:

  1. Du blankaj spacoj en la komenco de linio;
  2. Etikedo “code”;
  3. Etikedo “file”.
En formatita kodo, cxiuj spacoj
estas tenataj: kiel              <-tio cxi
Tio cxi estas preskaux la samo, sed vi povas uzi gxin
por montri, ke vi citas dosieron.

Se oni deziras, ke la vikia analizilo preterlasu tutan areon (t.e., ne formatinte ĝin), oni ĉirkaŭu tiun areon per etikedoj “nowiki” aŭ, eĉ pli simple, per duopaj percentaĵoj: “%%“.

Tio cxi estas teksto, kiu enhavas retadreson: http://www.splitbrain.org kaj **markitajxon**, sed nenio rezultas el tio.

Observu la vikitekston de tiu ĉi paĝero por scii kiel oni difinas tiujn blokojn.

Kolorigo de Sintakso

Dokuwiki povas kolorigi fontkodojn, faciligante legi ilin. Ĝi uzas la programon GeSHi (Ĝenerala Sintaks-Kolorigilo) – tiel, ke iu ajn lingvaĵo eltenata de GeSHi ankaŭ tie ĉi estas rekonata. La markaĵo por uzi tiun rimedon estas la sama ol en la kodbloko, de la antaŭa sekcio, sed tie ĉi la nomo de la lingvaĵo estas inkluzivita en la etikedo. Ekz.: <code C>.

C:

int
main (int argc, char *argv[])
{
#ifdef ENABLE_NLS
        bindtextdomain (GETTEXT_PACKAGE, PACKAGE_LOCALE_DIR);
        bind_textdomain_codeset (GETTEXT_PACKAGE, "UTF-8");
        textdomain (GETTEXT_PACKAGE);
#endif
}
 

mysql:

mysql_dosierujo/BIN/mysql -u root -p
HELP;
SHOW DATABASES;
USE datumbazon;
SHOW tables;
DELETE FROM users WHERE nickname = 'malbonulo';
SET PASSWORD FOR 'mi'@'hostname' = PASSWORD ('pasvorto');

La jenaj komputilaj lingvaĵoj estas aktuale rekonataj:

actionscript-french, actionscript, ada, apache, applescript, asm, asp, autoit, bash, blitzbasic, bnf, caddcl, cadlisp, cfdg, cfm, c_mac, c, cpp, cpp-qt, csharp, css, delphi, diff, div, dos, d, eiffel, fortran, freebasic, gml, groovy, html, idl, ini, inno, io, java5, java, javascript, latex, lisp, lua, matlab, mirc, mpasm, mysql, nsis, objc, ocaml-brief, ocaml, oobas, oracle8, pascal, perl, php-brief, php, plsql, python, qbasic, reg, robots, ruby, sas, scheme, sdlbasic, smalltalk, smarty, sql, tcl, text, thinbasic, tsql, vbnet, vb, vhdl, visualfoxpro, winbatch, xml

Enigante HTML-on kaj PHP-on

Oni povas enigi krudan HTML-an aŭ PHP-an kodon en dokumentoj per uzo de etikedoj “html” aŭ “php”, kiel jene:

<html>
Tio estas iom da <font color="red" size="+1">HTML-ajxo</font>
</html>

Tio estas iom da HTML-ajxo

<php>
echo 'Bildo naskita de PHP:';
echo '<img src="' . $_SERVER['PHP_SELF'] . '?=' . php_logo_guid() . '" alt="PHP Logo!" />';
</php>

Bildo naskita de PHP:PHP Logo!

Rimarku: enigi HTML-on kaj PHP-on estas malebligata de la apriora (defaŭlta) agordo. Se ili tenadus tiel, la kodo estus nur montritaj anstataŭ aplikitaj.

Kromajxoj por Sintakso

La sintakso en DokuWiki povas esti ampleksigita de Kromajxoj. Kiel oni devas uzi la instalitajn kromaĵojn, tio estas priskribite en ties propraj retpaĝoj. En tiu ĉi specifa instalo de Dokuwiki, jen la disponigataj kromaĵoj:

Diskuto

Bonega laboro!

Eble post provlegado ni povas sendi al la aŭtoro de la Dokuvikio?–Denizo

—mi vere ne estas komforta pri ebligi PHPon, sed mi faris tion.–Cindy

Mi ne estus komforta eĉ pli ebligo de HTML! Laŭ mi, nek unu nek la alia devus esti disponigataj, vikia sintakso devus sufiĉi. –Felipo
Mi pensas ke la vikia sintakso limigas oni. La kromaĵoj: Outliner kaj Discussion tute ne funkcias; Menu Popup ne funkcias ĝuste; Pagelist kolapsas. Sed, jes, oni povas enmeti malbonan kodon. –cindy
1) Ĉi tio estas piednoto
 
vikio/dokuvikia_sintakso.txt (580 views) · Lastaj amendoj: 2007/08/10 13:02 de cindio
 
Vikia RSS fluo Creative Commons License Donate Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki
Powered by Joom Prosolution
Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj
uzante Esperanton kiel laborlingvon.
© 2008 liberaprogramaro
Joomla! estas Libera Programo eldonita sub la GNU/GPL permesilo.
OS: Linux b
PHP: 4.4.8
MySQL: 5.0.45-community-log
Tempo: 15:41
Caching: Enabled
GZIP: Disabled
Membroj: 41
Novaĵoj: 65
Ligiloj: 19