gettext estas GNU ilaro por traduki programojn. Gettext uzas POT- kaj PO-dosierojn. POT-dosiero estas la ŝablono por PO-dosiero; 'Portable Object Template' angle. Oni povas malfermi ĝin en simpla tekstredaktilo aŭ po-tradukilo kiel KBabel aŭ poEdit
Kiam oni tradukas tian dosieron, oni tradukas la vortojn en la linio markita 'msgid' al la linio markita 'msgstr'. Msgid estas la NEtradukita vort-ĉeno; msgstr estas la jam tradukita vort-ĉeno. Kaj la msgid kaj la msgstr devas esti ĉirkaŭfermitaj de citiloj.
Kiam vi volas konservi viajn ŝanĝojn, konservu la POT-dosieron kiel PO-dosieron; te. kun la .po finaĵo; uzante la saman dosiernomon.