====Pri PO-Dosieroj====
[[http://www.gnu.org/software/gettext/|gettext]] estas GNU ilaro por traduki programojn. Gettext uzas POT- kaj PO-dosierojn.
POT-dosiero estas la ŝablono por PO-dosiero; 'Portable Object Template' angle.
Oni povas malfermi ĝin en simpla tekstredaktilo aŭ po-tradukilo kiel
[[http://kbabel.kde.org/|KBabel]]
aŭ [[http://www.poedit.net/|poEdit]]
Kiam oni tradukas tian dosieron, oni tradukas la vortojn en la linio markita 'msgid' al la linio markita 'msgstr'. Msgid estas la NEtradukita vort-ĉeno; msgstr estas la jam tradukita vort-ĉeno. Kaj la msgid kaj la msgstr devas esti ĉirkaŭfermitaj de citiloj.
Kiam vi volas konservi viajn ŝanĝojn, konservu la POT-dosieron kiel PO-dosieron; te. kun la .po finaĵo; uzante la saman dosiernomon.
==Konsiletoj==
- \n\\ La fino de linio estas markita per **\n**\\ Se vi uzas **\n**, kaj sekve vidas **
** en via tekstredaktilo, ne ĉagreniĝu. **
** ankaŭ signifas linfinon. //Notu: poEdit uzanto konsilas min ke poEdit uzas du malsuprenstrekojn **\\n** por signifi novan linion//.\\
- _:Kunteksta Informo\\ Neniam traduku liniojn kiuj komencigxas kun _:\\ Tiaj linioj enhavas kuntekstan informon: ekzemple\\ **_:logo area\n \\ None**\\ la unua linio nur sciigas la tradukanton pri kiu estas la temo.\\ Nur traduku 'None'
- Multnombraj Formoj 'Plural Forms'\\ **_n:** montras ke la tradukanto povas traduki unu linion por unuobla okazo, kaj alian linion por multnombraj okazoj, depende de la kunteksta informo kiun la programisto enskribas. EKZ.\\ **_n: Do you really want to move this item to the trash?\n\\ Do you really want to move these %n items to the trash?**\\ La tradukanto tradukis:\\ **Ĉu vi vere volas meti tiun eron en la rubujon?\n\\ Ĉu vi vere volas meti tiujn %n erojn en la rubujon?**\\ //Noto://Nur metu la linfinan etikedon **\n** ĉe la fino de la unua tradukita linio
- Citiloj\\ Kiam ajn vi volas uzi citilon en la tekston, ĉiam uzu deklivan streketon antaŭ ol ĉiu citilo.\\ Ekz. kiam msgid estas "This button" msgstr devus esti " \"Ĉi tiu butono\" "\\ //Notoj: 1. Ignoru la citilojn kiuj komencas kaj finas la msgstr.\\ 2. KBabel auxtomate tradukas **"** kiel \"//\\
- Fulmoklavoj\\ La simbolo por krei fulmoklavon estas la kaj-signo **&**, kiu oni metas antaux litero kiu, kune kun la ALT-klavo, lancxas agon, kutime menuan agon. Zorgu ke vi uzas la saman fulmoklavon nur unu fojo en unu menuo.\\
- Lerta Redaktado en Kbabel\\ Se vi klakas:\\ => Tab (taba aux desxova klavo)\\ Enmetas **\t**\\ => Eniga Klavo\\ Se la lasta signo antaŭ la kursoro ne estas spaceto, enmetas **spaceton, kaj komencas novan linion**.\\ => Ctrl+Eniga Klavo\\ Nur komencas **novan linion** (sen kontroli spaceton)\\ => Majuskliga klavo+Eniga klavo\\ Enmetas **\n kaj komencas novan linion**\\ Se vi faras du-citilon\\ => "\\ Enmetas \"\\