Lost Password?
No account yet? Register

Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj uzante Esperanton kiel laborlingvon.
Vi povas libere aliĝi, partopreni kaj demandi tie ĉi pri linukso, libera programaro, k.s.

Hejmo arrow Wiki

Pri PO-Dosieroj

gettext estas GNU ilaro por traduki programojn. Gettext uzas POT- kaj PO-dosierojn. POT-dosiero estas la ŝablono por PO-dosiero; 'Portable Object Template' angle. Oni povas malfermi ĝin en simpla tekstredaktilo aŭ po-tradukilo kiel KBabelpoEdit

Kiam oni tradukas tian dosieron, oni tradukas la vortojn en la linio markita 'msgid' al la linio markita 'msgstr'. Msgid estas la NEtradukita vort-ĉeno; msgstr estas la jam tradukita vort-ĉeno. Kaj la msgid kaj la msgstr devas esti ĉirkaŭfermitaj de citiloj.

Kiam vi volas konservi viajn ŝanĝojn, konservu la POT-dosieron kiel PO-dosieron; te. kun la .po finaĵo; uzante la saman dosiernomon.

Konsiletoj
  1. \n
    La fino de linio estas markita per \n
    Se vi uzas \n, kaj sekve vidas <br> en via tekstredaktilo, ne ĉagreniĝu. <br> ankaŭ signifas linfinon. Notu: poEdit uzanto konsilas min ke poEdit uzas du malsuprenstrekojn \\n por signifi novan linion.
  2. _:Kunteksta Informo
    Neniam traduku liniojn kiuj komenciĝas kun _:
    Tiaj linioj enhavas kuntekstan informon: ekzemple
    _:logo area\n
    None

    la unua linio nur sciigas la tradukanton pri kiu estas la temo.
    Nur traduku 'None'
  3. Multnombraj Formoj 'Plural Forms'
    _n: montras ke la tradukanto povas traduki unu linion por unuobla okazo, kaj alian linion por multnombraj okazoj, depende de la kunteksta informo kiun la programisto enskribas. EKZ.
    _n: Do you really want to move this item to the trash?\n
    Do you really want to move these %n items to the trash?

    La tradukanto tradukis:
    Ĉu vi vere volas meti tiun eron en la rubujon?\n
    Ĉu vi vere volas meti tiujn %n erojn en la rubujon?

    Noto:Nur metu la linfinan etikedon \n ĉe la fino de la unua tradukita linio
  4. Citiloj
    Kiam ajn vi volas uzi citilon en la tekston, ĉiam uzu deklivan streketon antaŭ ol ĉiu citilo.
    Ekz. kiam msgid estas "This button" msgstr devus esti " \"Ĉi tiu butono\" "
    Notoj: 1. Ignoru la citilojn kiuj komencas kaj finas la msgstr.
    2. KBabel aŭtomate tradukas " kiel \"

  5. Fulmoklavoj
    La simbolo por krei fulmoklavon estas la kaj-signo &, kiu oni metas antaŭ litero kiu, kune kun la ALT-klavo, lanĉas agon, kutime menuan agon. Zorgu ke vi uzas la saman fulmoklavon nur unu fojo en unu menuo.
  6. Lerta Redaktado en Kbabel
    Se vi klakas:
    ⇒ Tab (taba aŭ deŝova klavo)
    Enmetas \t
    ⇒ Eniga Klavo
    Se la lasta signo antaŭ la kursoro ne estas spaceto, enmetas spaceton, kaj komencas novan linion.
    ⇒ Ctrl+Eniga Klavo
    Nur komencas novan linion (sen kontroli spaceton)
    ⇒ Majuskliga klavo+Eniga klavo
    Enmetas \n kaj komencas novan linion
    Se vi faras du-citilon
    ⇒ "
    Enmetas \"
 
tradukado/po_konsiletoj.txt (487 views) · Lastaj amendoj: 2007/05/10 09:20 de cindio
 
Vikia RSS fluo Creative Commons License Donate Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki
Powered by Joom Prosolution
Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj
uzante Esperanton kiel laborlingvon.
© 2008 liberaprogramaro
Joomla! estas Libera Programo eldonita sub la GNU/GPL permesilo.
OS: Linux b
PHP: 4.4.9
MySQL: 5.0.67-community-log
Time: 17:43
Caching: Enabled
GZIP: Disabled
Members: 47
News: 65
Web Links: 19