Vd. ankaŭ: PO Konsiletoj
Bonvolu viziti: la statistikaĵon
Vi povas legi la diagramon, aŭ elŝuti po-dosieron. Rimarku ke estas en la 'stabila' branĉo.
Ĉi tiu estas WebSVN:
http://websvn.kde.org/branches/stable/l10n/eo/messages/kdebase/
Se vi volas, forigu la 'kdebase' el la fino, kaj vi eniros la tutan stabilan branĉon de la Esperantaj po-dosieroj.
Ĉefe, vi legos protokol-mesaĝojn faritajn de 'scripty', kiu estas tag-kuranta programo kiu penas kontroli erarojn.
Plua informo: http://l10n.kde.org/team-infos.php?teamcode=eo
Ĉu vi miras pri message freeze? Dum freeze programisto ne devus ŝanĝi tradukeblajn vort-ĉenojn en sia aplikaĵo. Tiu permesas al la tradukistoj, ke ili povas fini la tradukadon sufiĉe frue por la sekva redakcio.
En KDE, kiam ni renkontas msgid kiu enhavas _n:, ni havas ŝancon por traduki unu linion por unuobla okazo, kaj sekvan linion por multnombraj okazoj. EKZ.
_n: Minute\n
Minutes
la tradukanto tradukis:
Minuto\n
Minutoj
Se vi klakas:
⇒ Tab (taba aŭ deŝova klavo)
Enmetas \t
⇒ Eniga Klavo
Se la lasta signo antaŭ la kursoro ne estas spaceto, enmetas spaceton, kaj komencas novan linion.
⇒ Ctrl+Eniga Klavo
Nur komencas novan linion (sen kontroli spaceton)
⇒ Majuskliga klavo+Eniga klavo
Enmetas \n kaj komencas novan linion
Se vi faras du-citilon
⇒ "
Enmetas \"