Ni bezonas plibonigi la foruman tradukon. Ĉu ‘moderator’ angle estu moderisto aŭ kontrolanto?
$faq[] = array(”Kio estas moderistoj?”, “Moderistoj estas homoj (aŭ homaroj) kies tasko estas prizorgi la funkciadon de forumoj ĉiutage. Ili havas la povon redakti kaj forviŝi afiŝojn, kaj ŝlosi, malŝlosi, movi, forviŝi kaj fendi temojn en la forumoj kiujn ili moderas. Ĝenerale moderistoj estas tie por malebligi ke homoj afiŝas <i>fortemen</i> aŭ afiŝas misuzaĵojn aŭ ofendaĵojn.”)
noto: fortemen = ‘going off-topic’; ĉu ekzistas pli bona esprimo? Mi ne estas konfuzita, – kaj ni ŝanĝu Kio estas moderistoj al ‘Kio estas aŭ moderisto aŭ kontrolanto’
Ĉu ‘sticky topic’ angle estu gluita aŭ fiksita?
$faq[] = array(”Kio estas gluitaj temoj?”, “Gluitaj temoj aperas sub ajna anonco en la foruma vido kaj nur sur la unua paĝo. Ili estas ofte sufiĉe gravaj, do vi devus legi ilin kiam eble. Kiel je anoncoj, la forumara administranto decidas kiuj permesoj postuliĝas por afiŝi gluitajn afiŝojn en ĉiu forumo.”);noto: ni ŝanĝu Kio estas gluitaj temoj al ‘Kio estas gluita temo’
Kiam mi penas traduki, mi ĉiam rigardas vorton en Esperanto kvazaŭ mi neniam antaŭe vidis ĝin. Se la ‘apero’ de la vorto mem ŝajnas al mi ke ĝi povus kaŭzi konfuzon, mi diras ke la vorto konfuzas min. Mi eble scias la signifon, mi nur volas esprimi mian senton pri la vorto mem. Tio ja konfuzis alian personon en la forumo, kiam mi diris ke la vorto ‘kopirajto’ konfuzis min.
Mi opinias ke la vorto de Federico - ‘fortemen’ - montras movon for de la temo — cindio 2007/06/04 08:10