====== Sugestoj por Joomla ====== Jen kelkaj sugestoj, kiuj pli beligus nian retpagxaron... ===== Supra Rubando ===== La nuna rubando estas grandega, okupante tro da spaco en la supro de la pagxoj. Mi sugestas sxangxi gxin al io pli dikeca. Jen pri kio mi parolas: ==== Sugesto 1 ==== {{rubando_lp.png|Nova rubando 1}} ==== Sugesto 2 ==== {{rubando_lp.2.png|Nova rubando 2}} ==== Bildo-fonto (laux GIMP) ==== Kaj se vi volas sxangxi ion tie, por plibonigi, eble vi dezirus labori el la fonta dosiero, per GIMP: {{:rubando_lp.xcf.gz|rubando_lp.xcf.gz (XCF)}} \\ ==== Diskutado ==== => Cxi tiu estas pli beleta pingveno -- havas lumajn kapon kaj piedojn. :-D {{:lp.gif|:lp.gif}}{{:lp.gif.gz|:lp.gif.gz}}\\ > Mi konsentas. Mi uzis gxin en la dua versio, supre prezentata. La pli simpatia Tukso devenas de la programo "Tuxx Paint". Se vi deziras havi gxin, instalu la aplikajxon kaj sercxu cxe la pado:\\ > **/usr/share/tuxxpaint/stamps/animals/birds/cartoon**\\ > Tamen, mi povus simple disponigi cxi tie, se iu petus...\\ > --- //Felipe - 2007/05/07 19:29// > Mi pli sxatas sugesto 2. /Denizo >> Jes, ankaux mi konsentas, kaj la dua sxajnas la plej bona. Pri la titolo, cxu oni povas >> uzi simplan tekston? Mi ne sxatas tro da grafikajxoj :-P --- //[[licx@gawab.com|likso]] 2007/05/19 06:36// >>> Ho, mi pensis ke la literoj sxajnas 3-dimensiaj.:-/ (sed tio malgrandigus la bildon - nun estas 13KB)--- //[[cindio@liberaprogramo.org|cindio]] 2007/05/19 11:27// > Cindio, mi pensis, ke vi preferus uzi la duan sugeston, tial ke gxi enhavas vian proponon pri pingveno pli luma. Kaj cxiuj aliaj ankaux pli sxatis gxin. Alia demando: kial la bildo en Joomla estas iom "brua" cxirkaux la literojn, se la originala ne estas? Cxu okazas auxtomata JPG-a transformigo?\\ >> La kialo estas la tiparo. La elekto de tiparo gravas; ni devas elekti tiparon kiu estas pli klara ol tio, sed ne tro granda. Iuj personoj ne havas rapidan retkonekton; do granda rubando malrapidigxus la sxargxon de la pagxo por ili. --cindio\\ ==== Simpla Teksto kaj Alia Fono ==== {{:rubandosimpla.jpg|:rubandosimpla.jpg}} > Tiu fono ankaux estas bela. Laux mi, ecx pli bela. Gxi estas tiu antauxe prezentita de vi. Tamen, gxi prezentas malkonvenajxon. La bildo de Tukso staras gxuste en la malhela parto. Do, gxiaj konturoj preskaux malaperas tie. Cxu indus transloki la verdan fonan cirklan lumon dekstren, por ke gxi restu antaux Tukso? --- // Felipo - 2007/05/19 19:05// >> Mi jxus vidis respondon. Vi pravas, Tukso estas pli klara en la lumo. Malfelicxe, la tiparo kiun mi elektis grandigis la bildon. Nun estas preskaux 16Kb.--- //[[cindio@liberaprogramo.org|cindio]] 2007/05/23 12:59// >> Kion vi pensas pri la ombro de Tukso sur la kapo de la paĝo mem? La ombro falas for de li je angulo de 60 gradoj, kaj lia konturo estas pli klara. --komparu kun la supra bildo. Miaopinie, la desegno de bildoj kune estas tre amuza!--- //[[cindio@liberaprogramo.org|cindio]] 2007/05/24 10:20// ==== Simpla fono ripeteca ==== Eble oni povas krei simplan nuancon por la tutan kapon (vertikala mallonga kaj ripetita plurfoje tial malpeza), kaj enmeti tie Tukson (kiel [[http://www.oswd.org/design/preview/id/3515|tia pagxaro]]). Do ne nur por la titolo, sed por la tutan kapon. Kaj ankaux sxangxi la fonon de la pagxoj, simple blanka kun nuancoj cxe la bordoj! --- //[[licx@gawab.com|likso]] 2007/05/27 04:37// > La plej granda parto de la rubando estas fono. Se ni farus tion, vere la afero igxus kaj pli rapida kaj pli bela, laux mi. Mi konsentas. Anstataux vertikalaj maldikaj bendoj, mi sugestas uzi horizontalajn, por ne tro malsamigxi ol la nuna arangxo, kiu placxas al mi. --- //fefcas - 2007/05/27 08:13//\\ >> Umm, cxu pala blua paligxante al blanka por la pagxfono? Cxio estus bildo anstataux koloro, kaj la pagxo sxargxus pli malrapide. (koloroj ne havas efikon). Sed ho, kiel bela! Mi ludos, eble la pagxsxargxo ankoraux estus suficxe rapida. La fono de la rubando estus ecx pli bela; mi rigardas tiun pagxon, Likso. Bone ideo! (mi bezonas paroli pri la servo pri ebligante gzip pagx-densigo)--- //[[cindio@liberaprogramo.org|cindio]] 2007/05/27 12:36// ===== Grandeco de la teksto (fonto) ===== Mi pensas, ke la tekstoj en //Joomla// estas tre malgrandaj. Tio ne estas nur opinio de simpla diletanto, gxi estas profesia konsilo legebla tie: http://www.w3.org/QA/Tips/font-size --- //fefcas - 2007/05/27 08:13//\\ > Mi jxus sxangxis al 'meza' tiparo por cxio ene de la blanka parto de la pagxo. Antauxe, mi provis 14px, XXpx, kaj la teksto farigxis tro granda por la spaco. Nun, kun la elekto de 'meza', (kiu uzas la mezan tiparon de la uzant-retumilo, cxu ne?) mi nur vidas ke 'Sal, cindio' , sub la uzantmenuo estas tro granda por tiu spaco. Cxio cetera sxajnas bone.--- //[[cindio@liberaprogramo.org|cindio]] 2007/05/27 12:51// >> Tamen nun ili estas tro grandaj miaopinie! :-\ td { text-align: left; /* font-size: medium; */ font-size: small; } >> Kion vi pensas? Cxu tio estas pli bona? --- //[[licx@gawab.com|likso]] 2007/05/29 07:45//\\ >>> Freneze, 'small' sxajnas signifi 'medium'! [[http://style.cleverchimp.com/font_size_intervals/altintervals.html|intervals]] Mi sxangxis al 'small'. En mia Fajrvulpo, Opero, kaj Konkeranto, aperas bone!--- //[[cindio@liberaprogramo.org|cindio]] 2007/05/29 09:57//\\ ===Strioj=== {{:horizontalaj.jpg|:horizontalaj.jpg}}\\ {{:vertikalaj.jpg|:vertikalaj.jpg}}\\ Mi vere ne kreas belajn striojn. Mi bezonas praktiki.--- //[[cindio@liberaprogramo.org|cindio]] 2007/05/29 11:42//