Lost Password?
No account yet? Register

Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj uzante Esperanton kiel laborlingvon.
Vi povas libere aliĝi, partopreni kaj demandi tie ĉi pri linukso, libera programaro, k.s.

Hejmo arrow Wiki
 

Sugestoj por Joomla

Jen kelkaj sugestoj, kiuj pli beligus nian retpaĝaron...

Supra Rubando

La nuna rubando estas grandega, okupante tro da spaco en la supro de la paĝoj. Mi sugestas ŝanĝi ĝin al io pli dikeca. Jen pri kio mi parolas:

Sugesto 1

Nova rubando 1

Sugesto 2

Nova rubando 2

Bildo-fonto (laux GIMP)

Kaj se vi volas ŝanĝi ion tie, por plibonigi, eble vi dezirus labori el la fonta dosiero, per GIMP:

rubando_lp.xcf.gz (XCF)

Diskutado

⇒ Ĉi tiu estas pli beleta pingveno – havas lumajn kapon kaj piedojn. :-D :lp.gif:lp.gif.gz

Mi konsentas. Mi uzis ĝin en la dua versio, supre prezentata. La pli simpatia Tukso devenas de la programo "Tŭx Paint". Se vi deziras havi ĝin, instalu la aplikaĵon kaj serĉu ĉe la pado:
/usr/share/tŭxpaint/stamps/animals/birds/cartoon
Tamen, mi povus simple disponigi ĉi tie, se iu petus...
Felipe - 2007/05/07 19:29
Mi pli ŝatas sugesto 2. /Denizo
Jes, ankaŭ mi konsentas, kaj la dua ŝajnas la plej bona. Pri la titolo, ĉu oni povas uzi simplan tekston? Mi ne ŝatas tro da grafikaĵoj :-Plikso 2007/05/19 06:36
Ho, mi pensis ke la literoj ŝajnas 3-dimensiaj.:-/ (sed tio malgrandigus la bildon - nun estas 13KB)— cindio 2007/05/19 11:27
Cindio, mi pensis, ke vi preferus uzi la duan sugeston, tial ke ĝi enhavas vian proponon pri pingveno pli luma. Kaj ĉiuj aliaj ankaŭ pli ŝatis ĝin. Alia demando: kial la bildo en Joomla estas iom "brua" ĉirkaŭ la literojn, se la originala ne estas? Ĉu okazas aŭtomata JPG-a transformigo?
La kialo estas la tiparo. La elekto de tiparo gravas; ni devas elekti tiparon kiu estas pli klara ol tio, sed ne tro granda. Iuj personoj ne havas rapidan retkonekton; do granda rubando malrapidiĝus la ŝarĝon de la paĝo por ili. –cindio

Simpla Teksto kaj Alia Fono

:rubandosimpla.jpg

Tiu fono ankaŭ estas bela. Laŭ mi, eĉ pli bela. Ĝi estas tiu antaŭe prezentita de vi. Tamen, ĝi prezentas malkonvenaĵon. La bildo de Tukso staras ĝuste en la malhela parto. Do, ĝiaj konturoj preskaŭ malaperas tie. Ĉu indus transloki la verdan fonan cirklan lumon dekstren, por ke ĝi restu antaŭ Tukso? — Felipo - 2007/05/19 19:05
Mi ĵus vidis respondon. Vi pravas, Tukso estas pli klara en la lumo. Malfeliĉe, la tiparo kiun mi elektis grandigis la bildon. Nun estas preskaŭ 16Kb.— cindio 2007/05/23 12:59
Kion vi pensas pri la ombro de Tukso sur la kapo de la paĝo mem? La ombro falas for de li je angulo de 60 gradoj, kaj lia konturo estas pli klara. –komparu kun la supra bildo. Miaopinie, la desegno de bildoj kune estas tre amuza!— cindio 2007/05/24 10:20

Simpla fono ripeteca

Eble oni povas krei simplan nuancon por la tutan kapon (vertikala mallonga kaj ripetita plurfoje tial malpeza), kaj enmeti tie Tukson (kiel tia pagxaro). Do ne nur por la titolo, sed por la tutan kapon. Kaj ankaŭ ŝanĝi la fonon de la paĝoj, simple blanka kun nuancoj ĉe la bordoj! — likso 2007/05/27 04:37

La plej granda parto de la rubando estas fono. Se ni farus tion, vere la afero iĝus kaj pli rapida kaj pli bela, laŭ mi. Mi konsentas. Anstataŭ vertikalaj maldikaj bendoj, mi sugestas uzi horizontalajn, por ne tro malsamiĝi ol la nuna aranĝo, kiu plaĉas al mi. — fefcas - 2007/05/27 08:13
Umm, ĉu pala blua paliĝante al blanka por la paĝfono? Ĉio estus bildo anstataŭ koloro, kaj la paĝo ŝarĝus pli malrapide. (koloroj ne havas efikon). Sed ho, kiel bela! Mi ludos, eble la paĝŝarĝo ankoraŭ estus sufiĉe rapida. La fono de la rubando estus eĉ pli bela; mi rigardas tiun paĝon, Likso. Bone ideo! (mi bezonas paroli pri la servo pri ebligante gzip paĝ-densigo)— cindio 2007/05/27 12:36

Grandeco de la teksto (fonto)

Mi pensas, ke la tekstoj en Joomla estas tre malgrandaj. Tio ne estas nur opinio de simpla diletanto, ĝi estas profesia konsilo legebla tie:

http://www.w3.org/QA/Tips/font-size

fefcas - 2007/05/27 08:13

Mi ĵus ŝanĝis al 'meza' tiparo por ĉio ene de la blanka parto de la paĝo. Antaŭe, mi provis 14px, XXpx, kaj la teksto fariĝis tro granda por la spaco. Nun, kun la elekto de 'meza', (kiu uzas la mezan tiparon de la uzant-retumilo, ĉu ne?) mi nur vidas ke 'Sal, cindio' , sub la uzantmenuo estas tro granda por tiu spaco. Ĉio cetera ŝajnas bone.— cindio 2007/05/27 12:51
Tamen nun ili estas tro grandaj miaopinie! :-\
td {
	text-align: left;
	/* font-size: medium; */
	font-size: small;
}
Kion vi pensas? Ĉu tio estas pli bona? — likso 2007/05/29 07:45
Freneze, 'small' ŝajnas signifi 'medium'! intervals Mi ŝanĝis al 'small'. En mia Fajrvulpo, Opero, kaj Konkeranto, aperas bone!— cindio 2007/05/29 09:57

Strioj

:horizontalaj.jpg
:vertikalaj.jpg
Mi vere ne kreas belajn striojn. Mi bezonas praktiki.— cindio 2007/05/29 11:42

 
sugestoj_joomla.txt (656 views) · Lastaj amendoj: 2007/05/29 11:46 de cindio
 
Vikia RSS fluo Creative Commons License Donate Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki
Powered by Joom Prosolution
Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj
uzante Esperanton kiel laborlingvon.
© 2008 liberaprogramaro
Joomla! estas Libera Programo eldonita sub la GNU/GPL permesilo.
OS: Linux b
PHP: 4.4.8
MySQL: 5.0.45-community-log
Time: 22:24
Caching: Enabled
GZIP: Disabled
Members: 46
News: 65
Web Links: 19
We have 4 guests online