Listo de enhavo

SUGESTOJ

Ĉi tie estas loko por enmeti viajn sugestojn por plibonigi la vikion. Ni kredas ke la vikio fariĝos la plej grava ejo en LiberaProgramaro. Viaj komentoj multe helpos! PARTOPRENU

Enhava-tabelo

La ligiloj de la enhavaj tabeloj, kiuj aperas dekstre supre en plurtitolaj artikoloj simple ne funkcias por mi, uzante mozilan foliumilo. Ĉu tio estas ĝenerala misfunkcio? Mi sugestas studi la problemon por solvi ĝin.

Respondoj

Respondo, sed ne solvo: Mi ne povas kompreni kial la internaj ligiloj kiujn ni faras ja funkcias, sed la internaj ligiloj kiujn DokuWiki aŭtomate kreas jam ne funkcias. — cindio 2007/05/19 10:36
SOLVO —Dankon Felipe, por ‘piki’ min trovi solvon. Mi trovis la solvon en la OpenWiki forumo: Kiam mi ŝaltis SEF, la sekciaj ankroj fariĝis ripetitaj en la enhavtabeloj. La solvo estas ŝanĝi linion en inc/parser/xhtml.php de
$link = sefRelToAbs(DOKU_SCRIPT.’&id=’.$ID.’#’.$item[’hid’]); al
$link = sefRelToAbs(DOKU_SCRIPT.’&id=’.$ID).’#’.$item[’hid’]; La forumo diris ke tio movas la kroĉon de la ankro ekster la voko. openwiki erar-raporto

Ah, bonege! Dankon kaj gratulon. Solvite do! — fefcas - 2007/05/20 13:38 Bonega laboro Cindio.:-Ddenizo 2007/05/21 09:38

Tradukaĵoj

Ĉu logikas ŝanĝi “Antaŭaj amendoj” → Lastaj ŝanĝoj? Kiel en la Vikipedio. Krome, Ĉu logikas ŝanĝi “Bulteno de amendoj:” → Resumo:? Kiel en la VP. — denizo 2007/05/21 09:40

farite. Mi volis fari tiujn ŝanĝojn longtempe. — cindio 2007/05/21 12:23
Dankon— denizo 2007/05/22 14:15