Ĉu Pasvorto Perdita ?
Neniu Konto? Registriĝi

Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj uzante Esperanton kiel laborlingvon.
Vi povas libere aliĝi, partopreni kaj demandi tie ĉi pri linukso, libera programaro, k.s.

Hejmo arrow Vikio
 

Joomla 1.5

Ĉefpaĝo

PARTOPRENU

Kiel?

Ekzistas du seckioj: la administra interfaco kaj la uzanta fasado.
La administra interfaco enhavas 78 89 .ini-dosierojn por traduki, kaj la uzanta fasado enhavas 41 43.
Ankaŭ, estas unu dosiero por la instalo. La plejmulto da ili estas malgrandaj.
Kiam vi finas la tradukon, anstataŭigu en-GB (ne giga-bajto, Granda-Brita) en la nomo per eo-XX.
La traduko estas simpla. Vi anstataŭigas la vortojn dekstre de la egala signo.
Kaj vidu la Revizian sekcion

Ekzemplo

EKZ:
YOU MUST CREATE A CATEGORY FIRST.=Unue vi devas krei kategorion.
YOU NEED TO LOGIN.=Bonvolu ensaluti.
YOUR=Via
IMAGE=Bildo
PAGEBREAK=Paĝosalto
HOME=Hejmo
ACCESS DENIED=Aliro Malpermesite

Revizioj

En la ĉapo, ni entajpu la revizion de la originala en-GB dosiero, kiun ni laste referencis. Ekz:
# $Id: eo-XX.mod_latestnews.ini 8364 $
Revizio 8364 estas la revizio kiun ni uzis por la lasta traduko de mod_latestnews.ini; vi povas trovi la en-GB dosierojn: http://joomlacode.org/gf/project/joomla/scmsvn/?action=browse&path=%2Fdevelopment%2Ftrunk%2Flanguage%2Fen-GB%2F La lasta revizio estas apud la nomo; se la nombro malsamas ol la nombro en la eo-XX dosiero, klaku sur la nomo, kaj uzu la ‘diff’ komandon tie por rigardi la ŝanĝojn. Aldonu novajn liniojn en la eo-XX dosieron, kaj kontrolu aliajn ŝanĝojn. Fine, vi ŝanĝu la revizian nombron en la ĉapo.

Novaĵoj

30/10/2007

  • Mi prov/kontrollegis la dosierojn. Nomis la joom_eo-tradukon stabila.

Nun mi komencas aldoni tradukojn por la tinymce-redaktilo al la svn-deponejo.
17/09/2007

  • Mi aldonis la tiparon FreeSans al la fasado. Tiu tiparo ebligas la montradon de la ĉapelitaj literoj en PDF-dosieroj. (Kiam oni alklakas la PDF-piktogramon kiu troviĝas apud artikolo, pdf-kopio de tiu artikolo estas kreita)

31/08/2007

  • Hura, la traduko de kaj la fasado kaj la administra interfaco finiĝas. TAMEN, nun komencas la kontrollegadon.

La pakaĵoj (ili estas junaj, enhavas erarojn):

http://joomlacode.org/gf/project/joom_eo/frs/

27/08/2007

  • Se vi volas kontrollegi aŭ provi la dosierojn en la administra interfaco, mi daŭre aldonas dosierojn cxi tie

13/08/2007

  1. Nova retejo por provi kaj kontroli la dosierojn: http://cindymckee.com/provejo
  2. Se vi havas Joomla 1.5 retejon, kaj volas provi kaj kontroli la uzantan interfacon tie:

http://joomlacode.org/gf/project/joom_eo/scmsvn/?action=browse&path=%2FJoomla1.5%2F Estas la .zip pakaĵo – vi povas uzi la instalilon.

Ligiloj al tradukotaj dosieroj

Uzanta Interfaco

administra

Ligiloj al Joomla 1.0.x tradukoj

Nia Labor-Terminaro

Diskutejo

  • rating=’pritakso’ aŭ ‘rango’? Persone, pritakso plaĉas al mi.
  • publikigita plaĉas al mi.
  • Mi volas anstataŭi ‘transpaĝigon’ per ‘paĝosalton’ aŭ ‘paĝsalton’
  • Paĝa ‘Border’ kutime estas aŭ bordo, aŭ rando, ne limo
  • Caption estas aŭ apudskribo aŭ kapvorto en KompuTeko; mi preferas vian ‘priskriba teksto’
  • ‘item’ povus esti blogero, bildo, artikolo, ktp; mi vidis eraron en la angla! en tiu loko, do, mi decidis — kiam mi vidas ‘item’ (ero) maldekstre, mi ne uzas ‘artikolon’ malĝraŭ ke la tradukantoj uzis artikolon, ĉar en angla ‘article’ povas ankaŭ esti ‘artiklo’.
  • en NUM=#a mi ŝatas kiel vi ŝanĝas la numeron al adjektivo per ‘a’
  • UNABLE TO LOAD DATE – mi kredas ke estas alia eraro– date= dato (mi demandos ĉe la joomla-tradukanta forumo)— cindio 2007/07/28 11:11

Saluton!! Mi prikomentis la tutan dosieron esperanto.php en la vikio inter hokoj tiaj <> kaj kun mia kromnomo FEO

Pri la ĉi supraj komentoj de Cindio:

  • mi plej ŝatas pritakso, publikigita
  • vi pravas pri anstataŭo de transpaĝigo per paĝosalto
  • vi pravas pri la traduko de border per bordo
  • prave pri uzado de ero

Bonan nokton! Feo 2007/07/28 23:35

mi afiŝis pri la eraroj en com_content.ini kaj ricevis respondon:
http://forum.joomla.org/index.php/topic,195735.msg923974.html#msg923974

Li korektis la ‘date’ eraron, kaj unu alian, kaj sciigis min ke ‘Content Item’ kaj ‘Static Content Item’ ja temas pri artikoloj.
Mi legis parton de viaj komentoj en esperanto.php, kaj konsentas kun la plejmulto. Sed pri la mesaĝoj senditaj per retpoŝtleteroj, eble ni bezonas konservi la x-sistemon pro retpoŝt-programoj kaj serviloj kaj php-mail kiuj ne montras la ĉapelitajn leterojn korekte; nia sistemo spertis tiun problemon portempe.
Mi ŝanĝos esperanto.php morgaŭ; viaj ŝanĝoj ege plibonigos ĝin!

Saluton!! Se iuj proponoj miaj ne plej plaĉas al vi, ne hezitu aperigi tion ĉi tie por ke ni trovu konsenton.

Ĝis :) Feo

Sal!! Mi tute tradukis la dosieron “la franca en-GB.ini” krom du tradukerojn: PHPMAILER_INSTANTIATE=Could not instantiate mail function. TEMPLATE_WARN=Fichier du gabarit introuvable ! Recherche du gabarit : %s La unua ĉar mi ne komprenas kaj la dua, ĉar mi ne komprenas la kuntekston. La dosiero nun pretas por provlego! :) Feo.

:-O vi laboras multe! mi trovos la personon al kiu ni devus transdoni la francan dosieron.
Vi Esperantigis la francan – ĉu kiel malneta provo? Bone, mi ŝatas viajn vort-elektojn. Aldonis kelkajn al la terminaro.— cindio 2007/07/30 15:36

Pri com_content.ini

Mi vidis ke vi ŝanĝis la sekvajn erojn en jenajn formojn ARCHIVE_SEARCH_FAILURE=Nenio arkivaĵo kongruas kun %s %s
ARCHIVE_SEARCH_SUCCESS=Jen arkivaĵo kongruas kun %s %s
1.)Laŭ mi, estas gramatike malĝusta. Nenio ne povas porti informon pri foresto de io. Nenio « funkcias » memstare. Male, vi povas uzi « neniu » por sciigi pri nenieco de sekva vorto. Do, la ĝusta frazo estas NeniU arkivaĵo kongruas kun...
2.) Pri la dua ero, vi ja povas aldoni « s », sed tiam vi uzu la jenan frazon:
Jen arkivaĵo, kiu kongruas kun... Alie, estas Jen arkivaĵo kongrua kun (pli rapide, do pli trafa).
Mi prastatigi ambau erojn.

Pri aliaj eroj:
CONTENT IMAGES=Enhav-bildoj
Al mi strangas, ĉu ne pli ĝuste estas bilda enhavo...
EDIT IMAGE=Redakti bildon
Redakti estas stranga vorto, ĉar se oni ja redaktas tekston, redakti bildon sonas strange.
Kion vi opinias pri pritrakti bildon, trakti bildon, prilabori bildon...
Pri la frenezaĵo, mi ne povas helpi...

Ĝis. Fabien.

Mi tradukis com_banners.ini ekde la franca. En la franca, anstatau uzi kliento, ili uzas la vorton reklampaganto au reklamisto, kio ŝajnas al mi pli preciza ol kliento. En la angla, mi unuakontakte ne tuj komprenis pri kia kliento temas.
Fabien.

jes, mi korektos ‘Nenio’, ĉu ‘bilda enhavo’ ŝajnas signifi la enhavon de bildo, ne la bildoj en la paĝo? Mi pensis ke mi korektis ‘Redakti bildon’ al → Modifi bildon. :-( Kiel vi laboras tiel rapide? :-) Ĉielon!— cindio 2007/07/30 15:36

Saluton!! Mi estas fulmhomo!! ;) Mi fintradukis el la franca com_user.ini Por traduki CHECKED IN, ĉu ni uzu riglita aŭ ŝlosita? Ĝis.

Fulmhomo, estas kotomarŝulino. Mi neniam kuratingos! :-( Nu, CHECKED OUT = riglita aŭ ŝlosita. CHECKED IN = estas kiam oni finas la redakton. Ĉu ŝlosita=CHECKED OUT kaj liberigita=CHECKED IN? — cindio 2007/08/01 07:01

* Mi aldonis 16 dosierojn al la SVN se vi volas rigardi kaj/aŭ elŝuti ilin:
http://joomlacode.org/gf/project/joom_eo/scmsvn/?action=browse&path=%2Ftrunk%2Flanguage%2Feo-XX%2F
Ili estas la kombinaĵoj de niaj tradukoj ĝis nun. Ankaŭ, mi nun aldonas 2 aŭ 3 terminojn al la terminaro.— cindio 2007/08/08 10:05
* Nun estas 23 dosieroj en la SVN; oni povas rigardi ĉiun dosieron:
http://joomlacode.org/gf/project/joom_eo/scmsvn/?action=browse&path=%2FJoomla1.5%2Flanguage%2Fcindio 2007/08/10 11:13

Mi ferias ekde hodiaŭ. Antaŭ ol foriri (malkonektite), mi tradukis ĉion tradukindan pri joomla, malfeliĉe la kvalito estas malpli kontentiga ol kutime ĉar mi tre haste faris tion. Ĝis. Feo

 
projektoj/joomla_1.5.txt (1197 views) · Lastaj amendoj: 2007/10/30 13:01 de cindio
 
Vikia RSS fluo Creative Commons License Donate Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki
Powered by Joom Prosolution
Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj
uzante Esperanton kiel laborlingvon.
© 2008 liberaprogramaro
Joomla! estas Libera Programo eldonita sub la GNU/GPL permesilo.
OS: Linux b
PHP: 4.4.8
MySQL: 5.0.45-community-log
Tempo: 21:27
Caching: Enabled
GZIP: Disabled
Membroj: 41
Novaĵoj: 65
Ligiloj: 19