Ekzistas du seckioj: la administra interfaco kaj la uzanta fasado.
La administra interfaco enhavas 78 89 .ini-dosierojn por traduki, kaj la uzanta fasado enhavas 41 43.
Ankaŭ, estas unu dosiero por la instalo. La plejmulto da ili estas malgrandaj.
Kiam vi finas la tradukon, anstataŭigu en-GB (ne giga-bajto, Granda-Brita) en la nomo per eo-XX.
La traduko estas simpla. Vi anstataŭigas la vortojn dekstre de la egala signo.
Kaj vidu la Revizian sekcion
EKZ:
YOU MUST CREATE A CATEGORY FIRST.=Unue vi devas krei kategorion.
YOU NEED TO LOGIN.=Bonvolu ensaluti.
YOUR=Via
IMAGE=Bildo
PAGEBREAK=Paĝosalto
HOME=Hejmo
ACCESS DENIED=Aliro Malpermesite
En la ĉapo, ni entajpu la revizion de la originala en-GB dosiero, kiun ni laste referencis. Ekz:
# $Id: eo-XX.mod_latestnews.ini 8364 $
Revizio 8364 estas la revizio kiun ni uzis por la lasta traduko de mod_latestnews.ini; vi povas trovi la en-GB dosierojn: http://joomlacode.org/gf/project/joomla/scmsvn/?action=browse&path=%2Fdevelopment%2Ftrunk%2Flanguage%2Fen-GB%2F La lasta revizio estas apud la nomo; se la nombro malsamas ol la nombro en la eo-XX dosiero, klaku sur la nomo, kaj uzu la ‘diff’ komandon tie por rigardi la ŝanĝojn. Aldonu novajn liniojn en la eo-XX dosieron, kaj kontrolu aliajn ŝanĝojn. Fine, vi ŝanĝu la revizian nombron en la ĉapo.
30/10/2007
Nun mi komencas aldoni tradukojn por la tinymce-redaktilo al la svn-deponejo.
17/09/2007
31/08/2007
La pakaĵoj (ili estas junaj, enhavas erarojn):
http://joomlacode.org/gf/project/joom_eo/frs/
27/08/2007
13/08/2007
http://joomlacode.org/gf/project/joom_eo/scmsvn/?action=browse&path=%2FJoomla1.5%2F Estas la .zip pakaĵo – vi povas uzi la instalilon.
Saluton!! Mi prikomentis la tutan dosieron esperanto.php en la vikio inter hokoj tiaj <> kaj kun mia kromnomo FEO
Pri la ĉi supraj komentoj de Cindio:
Bonan nokton! Feo 2007/07/28 23:35
mi afiŝis pri la eraroj en com_content.ini kaj ricevis respondon:
http://forum.joomla.org/index.php/topic,195735.msg923974.html#msg923974
Li korektis la ‘date’ eraron, kaj unu alian, kaj sciigis min ke ‘Content Item’ kaj ‘Static Content Item’ ja temas pri artikoloj.
Mi legis parton de viaj komentoj en esperanto.php, kaj konsentas kun la plejmulto. Sed pri la mesaĝoj senditaj per retpoŝtleteroj, eble ni bezonas konservi la x-sistemon pro retpoŝt-programoj kaj serviloj kaj php-mail kiuj ne montras la ĉapelitajn leterojn korekte; nia sistemo spertis tiun problemon portempe.
Mi ŝanĝos esperanto.php morgaŭ; viaj ŝanĝoj ege plibonigos ĝin!
Saluton!! Se iuj proponoj miaj ne plej plaĉas al vi, ne hezitu aperigi tion ĉi tie por ke ni trovu konsenton.
Ĝis :) Feo
Sal!! Mi tute tradukis la dosieron “la franca en-GB.ini” krom du tradukerojn: PHPMAILER_INSTANTIATE=Could not instantiate mail function. TEMPLATE_WARN=Fichier du gabarit introuvable ! Recherche du gabarit : %s La unua ĉar mi ne komprenas kaj la dua, ĉar mi ne komprenas la kuntekston. La dosiero nun pretas por provlego! :) Feo.
vi laboras multe! mi trovos la personon al kiu ni devus transdoni la francan dosieron.
Vi Esperantigis la francan – ĉu kiel malneta provo? Bone, mi ŝatas viajn vort-elektojn. Aldonis kelkajn al la terminaro.— cindio 2007/07/30 15:36
Pri com_content.ini
Mi vidis ke vi ŝanĝis la sekvajn erojn en jenajn formojn ARCHIVE_SEARCH_FAILURE=Nenio arkivaĵo kongruas kun %s %s
ARCHIVE_SEARCH_SUCCESS=Jen arkivaĵo kongruas kun %s %s
1.)Laŭ mi, estas gramatike malĝusta. Nenio ne povas porti informon pri foresto de io. Nenio « funkcias » memstare. Male, vi povas uzi « neniu » por sciigi pri nenieco de sekva vorto. Do, la ĝusta frazo estas NeniU arkivaĵo kongruas kun...
2.) Pri la dua ero, vi ja povas aldoni « s », sed tiam vi uzu la jenan frazon:
Jen arkivaĵo, kiu kongruas kun... Alie, estas Jen arkivaĵo kongrua kun (pli rapide, do pli trafa).
Mi prastatigi ambau erojn.
Pri aliaj eroj:
CONTENT IMAGES=Enhav-bildoj
Al mi strangas, ĉu ne pli ĝuste estas bilda enhavo...
EDIT IMAGE=Redakti bildon
Redakti estas stranga vorto, ĉar se oni ja redaktas tekston, redakti bildon sonas strange.
Kion vi opinias pri pritrakti bildon, trakti bildon, prilabori bildon...
Pri la frenezaĵo, mi ne povas helpi...
Ĝis. Fabien.
Mi tradukis com_banners.ini ekde la franca. En la franca, anstatau uzi kliento, ili uzas la vorton reklampaganto au reklamisto, kio ŝajnas al mi pli preciza ol kliento. En la angla, mi unuakontakte ne tuj komprenis pri kia kliento temas.
Fabien.
jes, mi korektos ‘Nenio’, ĉu ‘bilda enhavo’ ŝajnas signifi la enhavon de bildo, ne la bildoj en la paĝo? Mi pensis ke mi korektis ‘Redakti bildon’ al → Modifi bildon.Kiel vi laboras tiel rapide?
Ĉielon!— cindio 2007/07/30 15:36
Saluton!! Mi estas fulmhomo!! ;) Mi fintradukis el la franca com_user.ini Por traduki CHECKED IN, ĉu ni uzu riglita aŭ ŝlosita? Ĝis.
Fulmhomo, estas kotomarŝulino. Mi neniam kuratingos!Nu, CHECKED OUT = riglita aŭ ŝlosita. CHECKED IN = estas kiam oni finas la redakton. Ĉu ŝlosita=CHECKED OUT kaj liberigita=CHECKED IN? — cindio 2007/08/01 07:01
* Mi aldonis 16 dosierojn al la SVN se vi volas rigardi kaj/aŭ elŝuti ilin: Ili estas la kombinaĵoj de niaj tradukoj ĝis nun. Ankaŭ, mi nun aldonas 2 aŭ 3 terminojn al la terminaro.— cindio 2007/08/08 10:05
http://joomlacode.org/gf/project/joom_eo/scmsvn/?action=browse&path=%2Ftrunk%2Flanguage%2Feo-XX%2F
* Nun estas 23 dosieroj en la SVN; oni povas rigardi ĉiun dosieron:
http://joomlacode.org/gf/project/joom_eo/scmsvn/?action=browse&path=%2FJoomla1.5%2Flanguage%2F — cindio 2007/08/10 11:13
Mi ferias ekde hodiaŭ. Antaŭ ol foriri (malkonektite), mi tradukis ĉion tradukindan pri joomla, malfeliĉe la kvalito estas malpli kontentiga ol kutime ĉar mi tre haste faris tion. Ĝis. Feo