Lost Password?
No account yet? Register

Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj uzante Esperanton kiel laborlingvon.
Vi povas libere aliĝi, partopreni kaj demandi tie ĉi pri linukso, libera programaro, k.s.

Hejmo arrow Wiki

Se vi uzas GNOME, jena eniga metodo por GTK+ helpos vin skribi Esperantajn literojn. Sekvas instrukcioj por instali. Ili validas por Debian GNU/Linŭ distribuaĵo; eble necesos iom agordi al via sistemo.

  • Elpaku ĝin:
$ gzip -d imesperanto.c.gz
  • Konstruu
$ gcc -o im-esperanto.so imesperanto.c $(pkg-config --cflags --libs gtk+-2.0)

(Kompreneble, necesas ke gcc, pkg-config kaj la programdosieroj de GTK+ (pakaĵo kia libgtk+-dev) estu instalitaj.)

  • Kiel ĉefuzulo, kopiu la libraron al la dosierujo por enig-metodoj:
# cp im-esperanto.so /usr/lib/gtk-2.0/2.10.0/immodules/
  • Komandu, daŭre kiel ĉefuzulo:
# gtk-query-immodules-2.0 > /usr/lib/gtk-2.0/2.10.0/immodule-files.d/libgtk2.0-0.immodules
  • Fine, elsalutu kaj reensalutu. Se vi elektis Esperanton kiel lingvo, la ĵus instalita enigmetodo normale estas apriora; alie, eblas elekti ĝin en la kunteksta menuo ĉe teksto-kampoj. (Ekzemple, provu en gedit.)

La metodo subtenas du tajpmanierojn:

  • x-kodigon: x post la litero
  • cirkumfleksojn: “^” antaŭ la litero

Instalado estas malfacila por novulo. Mi sendis ĝin por enmetiĝi en GTK-on, kaj se oni akceptos, ĝi fariĝos parto de tiu, do simple instaliĝos kun tiu pakaĵo, sen plia fuŝado.

Komentoj

Bonege!

Dankon pro tio ĉi ebleco! Mi ankoraŭ ne provis la nova ebleco. Mi havas du demandoj: Kiu vi estas? Kiel oni refaros la superajn ŝanĝojn (se io fuŝiĝas) Amike Denizo

 
programado/im-esperanto.txt (410 views) · Lastaj amendoj: 2007/09/27 03:48 de denizo
 
Vikia RSS fluo Creative Commons License Donate Valid XHTML 1.0 Valid CSS Driven by DokuWiki
Powered by Joom Prosolution
Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj
uzante Esperanton kiel laborlingvon.
© 2008 liberaprogramaro
Joomla! estas Libera Programo eldonita sub la GNU/GPL permesilo.
OS: Linux b
PHP: 4.4.9
MySQL: 5.0.45-community-log
Time: 03:26
Caching: Enabled
GZIP: Disabled
Members: 47
News: 65
Web Links: 19