Se vi uzas GNOME, jena eniga metodo por GTK+ helpos vin skribi Esperantajn literojn. Sekvas instrukcioj por instali. Ili validas por Debian GNU/Linux distribuaĵo; eble necesos iom agordi al via sistemo. * Alŝutu la fonton: {{:programado:imesperanto.c.gz|imesperanto.c.gz}} * Elpaku ĝin: $ gzip -d imesperanto.c.gz * Konstruu $ gcc -o im-esperanto.so imesperanto.c $(pkg-config --cflags --libs gtk+-2.0) (Kompreneble, necesas ke ''gcc'', ''pkg-config'' kaj la programdosieroj de GTK+ (pakaĵo kia ''libgtk+-dev'') estu instalitaj.) * Kiel ĉefuzulo, kopiu la libraron al la dosierujo por enig-metodoj: # cp im-esperanto.so /usr/lib/gtk-2.0/2.10.0/immodules/ * Komandu, daŭre kiel ĉefuzulo: # gtk-query-immodules-2.0 > /usr/lib/gtk-2.0/2.10.0/immodule-files.d/libgtk2.0-0.immodules * Fine, elsalutu kaj reensalutu. Se vi elektis Esperanton kiel lingvo, la ĵus instalita enigmetodo normale estas apriora; alie, eblas elekti ĝin en la kunteksta menuo ĉe teksto-kampoj. (Ekzemple, provu en ''gedit''.) La metodo subtenas du tajpmanierojn: * x-kodigon: x post la litero * cirkumfleksojn: "^" antaŭ la litero Instalado estas malfacila por novulo. Mi sendis ĝin por enmetiĝi en GTK-on, kaj se oni akceptos, ĝi fariĝos parto de tiu, do simple instaliĝos kun tiu pakaĵo, sen plia fuŝado. ===== Komentoj ===== ==== Bonege! ==== Dankon pro tio cxi ebleco! Mi ankoraux ne provis la nova ebleco. Mi havas du demandoj: Kiu vi estas? Kiel oni refaros la superajn sxangxojn (se io fusxigxas) Amike Denizo