Listo de enhavo

Ikso al cxio

Tiu ĉi projekto kunigas linuksajn skriptojn, kiuj ebligas per komand-linio ŝanĝi la formaton de tekstaj dosieroj.

Jen ideo, kiun mi uzas jam de multe, ĉar mi jam estas tre alkutimita uzi la ikso-sistemon. Temas simple pri transkodigi simplajn tekstojn skribitajn laŭ la ikso-sistemo (cx, sx, ux, ktp) al alia tipo de kodo, pli taŭga por iu apliko, ekzemple UTF-8 (la plej kompakta formo de unikodo).

Ĝis nun oni havas la jenajn eblecojn:

Originala formo Rezultota formo Komando (skripto)
Ikso-sistemo UTF-8 iksoalutf8.sh.gz
Ikso-sistemo Latex iksoaltex.sh.gz
UTF-8 Ikso-sistemo iksoelutf8.sh.gz
Latex Ikso-sistemo iksoeltex.sh.gz

Instalo

Malkompaktu la dosierojn en taŭga loko por vi, eble en propra dosierujo por skriptoj kaj lokaj programetoj (ordinare estas $HOME/bin):

mv *.sh.gz ~/bin
cd ~/bin
gunzip ikso*.gz

Rigardu la enhavon de la skriptoj, por kontroli ĉu ne estas fuŝaĵoj. Poste vi devas permesigi ilian ekigado:

chmod u+x ikso*.sh

Kaj jen vi pretas por uzi ilin ĝoje!

Uzado

Estas tre simpla la interfaco. Post la nomo de taŭga aplikota skripto, sufiĉas aldoni la nomojn de la tekstaj dosieroj, kiujn vi volas transkodigi.

Ekzemploj valoras pli ol priskriboj:

iksoalutf8 iksoteksto.txt

Kaj jen, ke la teksto iksoteksto.txt ne plu estos fuŝe kodita kun iksaĵoj. Ĝi estos nun bele legebla kun niaj gajaj ĉapeletoj.

Eblas ankaŭ ŝanĝi amase plurajn dosierojn:

iksoalutf8 *.html

Kaj jen, ke via html-aĵoj estos pretaj por esti eldonataj en interreto, senprobleme.

Funkciado

La skriptoj estas kodumitaj per la skripto-lingvo bash kaj uzas ankaŭ la programon sed por anstataŭi la kunsignaĵojn.

Pli bone estas rekte rigardi la skriptojn, ĉar ili estas tre malgrandaj kaj iom facile kompreneblaj eĉ por ne spertuloj.

Kelkaj literĉenoj de anglecaj komputilaj lingvaĵoj prezentas iksaĵojn hazarde, kiel ekzemple “graphicx” en LaTex. Tial oni bezonas iel ŝirmi ilin kontraŭ iksigaj anstataŭigoj. Se vi havus problemon pri iu alia vorteto, diru al ni kaj ni aldonos ŝirmon por ĝi. Eĉ ĉi tie, kie ekzistas maliksigo por la vikitekstoj, oni alfrontas tiun problemon.

Komentoj

Ĝenerale

Dankon! Ili bonegas. :-P Mi disponigas pri reta maliksigilo trovu ĝin ĉe: so9q.dk/xdenizo 2007/09/09 13:31

Konsileto

Mi ne plu uzas la Latex-ajn skriptojn, ĉar mi trovis kiel rekte uzi unikodon por latekaj fontdosieroj. Sufiĉas uzi la pakaĵon “ucs” kaj difini la enmetotan kodon kiel “utf8x”. Jen la komandoj en la supra parto:

\usepackage{ucs}
\usepackage[utf8x]{inputenc}

En debiana sistemo, eble vi bezonas instali la pakaĵon “latex-ucs” por sukcesi uzi ĝin.

fefcas 2007/10/07 18:30