====== Ikso al cxio ====== Tiu cxi projekto kunigas linuksajn skriptojn, kiuj ebligas per komand-linio sxangxi la formaton de tekstaj dosieroj. Jen ideo, kiun mi uzas jam de multe, cxar mi jam estas tre alkutimita uzi la ikso-sistemon. Temas simple pri transkodigi simplajn tekstojn skribitajn laux la ikso-sistemo (cx, sx, ux, ktp) al alia tipo de kodo, pli tauxga por iu apliko, ekzemple [[vp>UTF-8]] (la plej kompakta formo de unikodo). Gxis nun oni havas la jenajn eblecojn: ^ Originala formo ^ Rezultota formo ^ Komando (skripto) ^ | Ikso-sistemo | UTF-8 | {{:programado:iksoalutf8.sh.gz|iksoalutf8.sh.gz}} | | Ikso-sistemo | [[vp>Latex]] | {{:programado:iksoaltex.sh.gz|iksoaltex.sh.gz}} | | UTF-8 | Ikso-sistemo | {{:programado:iksoelutf8.sh.gz|iksoelutf8.sh.gz}} | | Latex | Ikso-sistemo | {{:programado:iksoeltex.sh.gz|iksoeltex.sh.gz}} | ===== Instalo ===== Malkompaktu la dosierojn en tauxga loko por vi, eble en propra dosierujo por skriptoj kaj lokaj programetoj (ordinare estas **$HOME/bin**): mv *.sh.gz ~/bin cd ~/bin gunzip ikso*.gz Rigardu la enhavon de la skriptoj, por kontroli cxu ne estas fusxajxoj. Poste vi devas permesigi ilian ekigado: chmod u+x ikso*.sh Kaj jen vi pretas por uzi ilin gxoje! ===== Uzado ===== Estas tre simpla la interfaco. Post la nomo de tauxga aplikota skripto, suficxas aldoni la nomojn de la tekstaj dosieroj, kiujn vi volas transkodigi. Ekzemploj valoras pli ol priskriboj: iksoalutf8 iksoteksto.txt Kaj jen, ke la teksto //iksoteksto.txt// ne plu estos fusxe kodita kun iksajxoj. Gxi estos nun bele legebla kun niaj gajaj cxapeletoj. Eblas ankaux sxangxi amase plurajn dosierojn: iksoalutf8 *.html Kaj jen, ke via html-ajxoj estos pretaj por esti eldonataj en interreto, senprobleme. ===== Funkciado ===== La skriptoj estas kodumitaj per la skripto-lingvo [[vp>bash]] kaj uzas ankaux la programon [[vp>sed]] por anstatauxi la kunsignajxojn. Pli bone estas rekte rigardi la skriptojn, cxar ili estas tre malgrandaj kaj iom facile kompreneblaj ecx por ne spertuloj. Kelkaj litercxenoj de anglecaj komputilaj lingvajxoj prezentas iksajxojn hazarde, kiel ekzemple "graphicx" en LaTex. Tial oni bezonas iel sxirmi ilin kontraux iksigaj anstatauxigoj. Se vi havus problemon pri iu alia vorteto, diru al ni kaj ni aldonos sxirmon por gxi. Ecx cxi tie, kie ekzistas maliksigo por la vikitekstoj, oni alfrontas tiun problemon. ===== Komentoj ===== ==== Ĝenerale ==== Dankon! Ili bonegas. :-P Mi disponigas pri reta maliksigilo trovu gxin cxe: [[http://so9q.dk/x|so9q.dk/x]]--- //[[denizo...opia.dk|denizo]] 2007/09/09 13:31// ==== Konsileto ==== Mi ne plu uzas la Latex-ajn skriptojn, cxar mi trovis kiel rekte uzi unikodon por latekaj fontdosieroj. Suficxas uzi la pakajxon "ucs" kaj difini la enmetotan kodon kiel "utf8x". Jen la komandoj en la supra parto: \usepackage{ucs} \usepackage[utf8x]{inputenc} En debiana sistemo, eble vi bezonas instali la pakajxon "latex-ucs" por sukcesi uzi gxin. --- //[[anoj:fefcas]] 2007/10/07 18:30//