Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj uzante Esperanton kiel laborlingvon. Vi povas libere aliĝi, partopreni kaj demandi tie ĉi pri linukso, libera programaro, k.s.
Vi povas redakti jam ekzistantan paĝon. Enmetu [[paĝnomo]], aŭ [[nomspaco:paĝnomo]] konservu la paĝon. La paĝnomo aperas kiel ruĝa ligilo. Klaku, kaj vi povas krei la novan paĝon! Aŭ, se vi volas krei paĝon sen ligilo en jama paĝo: se vi estas en la radika parto, rigardu unu el la paĝoj, en la adresparto de via retumilo, ŝanĝu 'id=paĝnomo' al la nomo kiun vi volas por la estonta paĝo. Klaku sur la enig-klavo, kaj vi legos "Ĉi tiu paĝo ankoraŭ ne ekzistas Vi pasis laŭ referenco, kiu kondukas al ne ekzistanta paĝo. Vi povas krei ĉi tiun paĝon ekpremante butonon “Krei paĝon”."Kompreneble, klaku 'Krei paĝon'. Se vi volas novan nomspacon uzu aŭ [[nomspaco:paĝnomo]] aŭ id=nomspaco:paĝnomo.
Mi volas legi liston de tutaj la paĝoj en la vikio. Kie estas tiu listo?
Klaku sur la butono 'Enhavo', kiu situas malsupr-dekstre.
Ĉu la vikio povas aŭtomate ŝanĝi miajn entajpitajn vortojn al la ĉapelitaj literoj?
Jes. Uzu la x-sistemon. La vikio ŝanĝas la x-sistemon al la ĉapelitaj literoj. Se vi deziras ne uzi ĉapelitajn literojn, uzu aŭ la h-sistemon aŭ la ĉapelklava-sistemon. Notu: La x-sistemo NE estas aŭtomate ŝanĝita en titoloj.
Kiel forigi paĝon?
Redaktu la paĝon kiun vi volas forigi, kaj forviŝu la enhavon. Klaku sur 'Konservi'. Tio forigas la paĝon mem, SE vi apartenas al grupo kiun havas forigan permeson.
Kiel aldoni bildon?
Dum redakto, klaku sur la bildo en la ilobreto. Klaku sur 'Browse', kaj trovu la deziratan bildon en via komputilo, sekve klaku 'Alŝuti'. Post la alŝuto, la bildo aperos en la listo de bildoj kaj dosieroj, kaj vi povas klaki sur ĝi en la listo por elekti ĝin. Kompreneble, vi povas rigardi la bildojn jam aperante en la listo, kaj elekti unu el ili.
Kiel mi scias ĉu mia enmeto aperus bone?
Dum redakto, klaku sur 'Antaŭrigardi', kaj vi ricevas antaŭrigardon sube via redakta fenestreto. Tio signifas, ke vi ne devas klaki sur 'Konservi' ĝis kiam vi certas pri la enhavo.
od.txt (381 views) · Lastaj amendoj: 2007/05/07 11:15 de cindio
Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj uzante Esperanton kiel laborlingvon.