Kiam kaj kial oni fondis ĝin?
En la 30-a de junio 2006, sukcese finiĝis aliĝo al la kompromiso kunlabori por kreo kaj disvolvigado de Tutmonda Esperantista Asocio pri GNU/Linukso. La promeso estas ĵurita ĉe tiu fama retejo, Promeso-banko: http://www.promesobanko.com/linukso
Oni antaŭvidas pli bonan profiton de la movado uzante la facilaĵojn disponigatajn de la nuntempa filosofio pri libera programaro, kiu multe kongruas al la esperantismo, per aplikado de mondskala kunlaborado.
Ĉu vi sola ĝin fondis, aŭ ĉu estis grupo de entuziasmuloj?
Temas ĝuste pri komunumo. Do, estas grupo da entuziasmuloj. Nun, kiu administras la grupon estas Martin J. Ponce.
Kiajn agadojn intencas entrepreni via asocio?
Subteni efikan portalon aŭ TTT-paĝojn pri la temo.
Montri al la esperantistoj la avantaĝojn uzi Linukson kaj liberajn programojn.
Havi skipon, kiu helpos al membroj solvi rilatajn problemojn.
Organizi renkontiĝojn dum esperanto-aranĝoj aŭ linuksaj renkontiĝoj.
Organizi Premion dum
UK por la plej bona tradukado, aplikaĵo aŭ projekto rilata al libera programaro.
Kunlabori kun asocioj esperantistaj
UEA kaj liberaprogramaraj kiel KDE, GNOME kaj OpenOffice.
Apogi novajn projektojn kiuj aplikas Esperanton en informadiko.
Ĉu vi aktivos nur en la reto, aŭ ĉu oni planas ankaŭ malvirtualan renkontiĝon ekzemple lige kun iu kongreso?
Ni aktivos precipe per interreto, ĉar kompreneble ĝi estas la plej bona rimedo por efikigi la komunikadon kaj kunlaboradon inter homoj disloĝantaj tra la tuta mondo, krom ĝi estas publika spaco por publikigi rezultojn.
Tamen, certe ni planas ofte renkontiĝi persone, pli prefere dum UK aŭ eble en iu renkontiĝo specifa de Linuks-uzant-grupoj. La unua kunsido okazis en la 31-a de julio 2006, kadre de la UK en Florenco, Italio.
Plejeble la proksima kunveno okazos en Japanio, tiu ĉi jare, ankaŭ en la UK (ĉu?).
Kio estas libera programaro? (tute mallonga klarigo por nespertuloj)
Simplece, tio estas komputilaj aplikaĵoj ordinare disponigataj kvazaŭ publika havaĵo. La fontkodo (interna strukturo kiu difinas la funkciadon de la programo) estas publike disponigataj, tiel, ke iu ajn programisto havas la ŝancon legi, ŝanĝi, plibonigi kaj redisdoni ĝin. Do, la kvalito nature altiĝas el amasa kunlaborado. Tiel, la uzantaro profitas de la intereso de aktivaj komunumoj, kiuj disvolvigas tiajn liberajn aplikaĵojn.
Kial esperantistoj uzu liberan programaron?
Ili estas facile tradukeblaj al iu ajn lingvo. Se iu programo ankoraŭ ne estas tradukita al via lingvo, oni povas rekte plenumi tiun taskon, sen bezoni kontakti la kreantojn de la programoj. Tamen, tio postulas iom da sperto, do jen plia utilo de nia asocio.
En Esperanta medio, kie estas vigla kunlaborado, konsilinde estas uzi Esperantan sistemon, por ne ĝeni la homojn, kiuj ne regas eventualan nacian lingvon elektitan por la interfaco de la programoj. Nur libera programaro ebligas tion nuntempe, per traduko al Esperanto.
Esperanta traduko estas pli taŭga (kaj justa) elekto al malmultnombraj popoloj, kiuj ne ricevas tradukon al ties naciaj lingvoj, kiuj ne estas tiom vaste parolataj. Do, se programaro ne estas tradukita al ies nacia lingvo, almenaŭ ĝi estu al Esperanto.
Libera programaro nuntempe forte rekomendas uzadon de unikodo, kiu siavice definitive solvas la problemon pri supersignoj. (ĉu?)
Plejparte liberaj programaroj estas laŭleĝe senpagaj, do jen socia aspekto, pri kiu ĝi povas esti utila.
Kian utilon esperantistoj povos havi de via asocio?
Ĝenerale, oni havos spacon por lerni kiel pli bone profiti el libera programaro.
En la forumoj, oni povos peti helpon pri libera programaro kaj modskale Esperantistoj respondos.
Oni povos legi pri komputilaĵoj en diversaj artikoloj en nia retpaĝaro, kiujn la komunumo verkos aŭ tradukos.
Nerekte, oni profitos el sukcesontaj projektoj, kiujn la asocio apogos kaj eble subtenos.
Do, la apogotaj projektantoj rekte profitos, kompreneble.
Denizo apogas tiu ĉi kunlaborebleco verki respondon al ĵurnalisto. SED ĝi devigas ke oni klarigas en "la bulteno de amendoj" se oni ion ŝanĝas, ĝuste kiel en la Vikipedio.–Denizo