Artikolo skribita septempbre 2007 far Denizo
Hieraŭ mi intencis eldoni fontan torenton.
Mi iris al The Pirate Bay (la golfo de piratoj) kaj elektis eldonu. Sed evidente mi devis krei la fonta torento loke unue kaj elŝuti ĝin poste.
En Ubuntu vi jam havas ĉio, kion vi bezonas.
btmaketorrentgui
http://vip.tracker.thepiratebay.org/announce
Poste vi elektas la dosierujo en kiu estas la eldonotajn dosierojn.
Alklaku "Okej"
Nun la programaro demandas vin: Ĉu vi volas dosiero ".torrent" por ĉiuj dosieroj aŭ nur por la tuta dosierujo?
Elektu "tuta dosierujo"
-
Post alŝuto vi devas mem disŝuti la torrent, por ke aliaj povas elŝuti de vi (kaj poste de unu la alian). Mi rekomendas ke vi disŝutas mem almenaŭ dum la unuaj 48 horoj. Tio estas necesa ĉar en tiu tempo la torrent facile povas "morti" pro tio ke malmultaj homoj disŝutas kiel vi.
Noto: Povas esti bona ideo se vi sciigas homoj en la esperanto komunumo (se temas pri tia torrent) pri via nova torrent, tiel vi povas esti bonŝanca ke aliaj helpas al vi disŝuti. Vi povas sciigi homoj per ekz. SCE aŭ Klaku.net
adaptita de propono de cindio
Samtavola dosierdivida protokolo: estas maniero por sendi grandajn dosierojn per disrompo de la dosiero en pecojn. Uzantoj de personaj komputiloj kundividas la pecojn, elŝutante de aliaj la pecojn kiujn ili bezonas, kaj alŝutante al aliaj la pecojn kiujn la aliaj bezonas por kunmeti la pecojn en unu kompletan dosieron. Tiu ĉi metodo nur postulas kunordigan servilon kiu kunordigas la kundividadon, kaj ankaŭ gastigas la fontdosieron, kiu enhavas informojn pri la pecoj bezonataj. Tio malpliigas la ŝarĝon por la gastiga servo. Ankaŭ ekzistas la Disa Hakettabela (DHT–Distributed Hash Table) protokolo, en kiu ĉiu kundividanto efektive estas la kunordiga servilo; tio plue malpliigas la bezonon por gastiga servo.
fonta torento aŭ torentdosiero: Tiu dosiero kiu enhavas la informojn bezonatajn por eki la komunikadon kun la konordiga servilo kaj tiel komenci la disŝuton de dosieroj. Angle torrent file
kunordiganta servilo: Bittorenta kunordiganta servilo estas servilo kiu ebligas kaj helpas dum la komunikado inter komunikantoj (ang. peers) uzante la bittorentan ret-komunikan protokolon. Angle tracker
kunordigi (tr): Kunordigado estas la kerno de disŝutsistemoj kiel bittorento. Angle to track
kundividantoj ŝajnas esti taŭga nomo por peers, ĉar ili kundividas la pecojn de torento – iuj personoj estas fontoj, te. ili sendas pecojn, iuj personoj estas ricevantoj (leechers), do ricevas pecojn.
peco (chunk): la originala dosiero (ĉu estas muzikaĵo, ĉu estas Linuksa distribuaĵo) estas rompita en pecojn. La personoj kiuj havas kelkajn el la pecoj povas alŝuti ilin al aliaj, la personoj kiuj bezonas tiujn pecojn ricevas de aliaj.
fontoj (seeders) fine elŝutis la kompletan kopion, kaj nun nur alŝutas. noto: legu sube
fontsendi (seed): kiam vi havas la kompletan torentdosieron, vi povas fontsendi. Malgraŭ tio, antaŭ ol vi havas la kompletan kopion, vi ja povas alŝuti la pecojn kiujn vi jam ricevis. Pro tio, iuj torentaj programoj ne distingas inter fontoj kiuj havas la kompletan torenton, kaj fontoj kiuj havas nur iom da la pecoj.
Tiu ĉi artikolo estas eldonita laŭ GFDL 1.2 (aŭ postaj versioj) pro tradukita enhavo de la Vikipedio.
Pri la ŝanĝo de rejŝo al proporcio:
Denizo, mi ne volas diri "a/b = c/d", nur "a/b". Ĉu mi miskomprenas 'proporcio'?