|
Mia Kompromito de Esperanto
|
| (30/07/2007) Verkita de cindio |
| Mi legis "Linuksuloj publike kompromitas sin". Ĝi min pensigas pri mi: " Publikaj kompromitoj de Ubuntu-linukso: La ubuntua teamo publike kompromitas sin kun la uzantoj en la jenaj terminoj: 1 Ubuntu ĉiam estos senkosta, kaj estos nenia pluskosto kontraŭ la “entreprena versio”… 2 Ubuntu inkluzivas la plej bonajn tradukojn kaj handikap-helpilojn troveblajn en la liber-programara komunumo, por igi Ubuntuon uzebla de kiel eble la plej granda nombro da honoj. 3 Ubuntu estas regulare kaj predikteble liberigata: nova finversio… Publikaj kompromitoj, efektive. Povus esti bone tradukadi iom malpli entuziasme, kaj kontroladi iom pli entuziasme, por eviti plian kompromitiĝon." La ligilo : http://www.kniivila.net/?p=241 -- Mi tro haste tradukas; mi relegis mian rapidan tradukon de la ĉefa Joomla-dosiero kaj sentis preskaŭ doloron fizikan. Antaŭe mi opiniis ke alia persono poste provlegus kaj plibonigus la tradukojn, sed mi ne povas esti certa. Eble neniu neniam plibonigos nenion! Kaj tiu frazo eble estas kontraŭgramatika. Mi kutime pensas pri Esperanto kiel ilo por entuziasmuloj de libera programaro, kaj mi kredas ke Esperantigitaj programoj estos tre utilaj por parolantoj de malgrandaj lingvoj (kiuj ne havas programojn en iliaj lingvoj), kaj estas ŝanco por programistoj kunlabori pli egale. Do, mi kutime estas peresperanta, tamen mi certe ne intencas 'kompromiti' la belan lingvon de Esperanto. Estonte mi strebos agi peresperante en maniero poresperanta. |