Ĉu Pasvorto Perdita ?

Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj uzante Esperanton kiel laborlingvon.
Vi povas libere aliĝi, partopreni kaj demandi tie ĉi pri linukso, libera programaro, k.s.

Hejmo arrow Blogo
RSS bloga fluo
Blogeroj verkitaj de cindio
Enpaĝa Legosigno
(14/09/2007) Verkita de cindio
Dum mi legis tre longan tekston en Fajrvulpo, mi deziris por la 1000a fojo ke mi havis enpaĝan legosignon por marki la lokon kie mi forlasis la legadon. Mi serĉis la kromaĵojn por Fajrvulpo, kaj trovis: Book Text Mark Bonege! Mi povas rulumi la enpaĝan legosignon muse, kaj duoble klaki por fiksi ĝin.

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

Joomla1.5 OpenID, Gmail
(16/08/2007) Verkita de cindio
Joomla 1.5 havas du novajn aŭtentikigajn metodojn: OpenID kaj Gmail! Mi forgesas mian OpenID pasvorton, sed Gmail funkciis glate. Mi uzis mian plenan gmail retpoŝtadreson en la salutnoma kampo, kaj mian gmail pasvorton en la pasvorta kampo, kaj sukcese ensalutis en la provejon. Oni ne bezonas registriĝi. --------- Ĝisdatigo: OpenID aŭtentikigo postulas PHP5.

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

Mia Kompromito de Esperanto
(30/07/2007) Verkita de cindio
Mi legis "Linuksuloj publike kompromitas sin". Ĝi min pensigas pri mi: " Publikaj kompromitoj de Ubuntu-linukso: La ubuntua teamo publike kompromitas sin kun la uzantoj en la jenaj terminoj: 1 Ubuntu ĉiam estos senkosta, kaj estos nenia pluskosto kontraŭ la “entreprena versio”… 2 Ubuntu inkluzivas la plej bonajn tradukojn kaj handikap-helpilojn troveblajn en la liber-programara komunumo, por igi Ubuntuon uzebla de kiel eble la plej granda nombro da honoj. 3 Ubuntu estas regulare kaj predikteble liberigata: nova finversio… Publikaj kompromitoj, efektive. Povus esti bone tradukadi iom malpli entuziasme, kaj kontroladi iom pli entuziasme, por eviti plian kompromitiĝon." La ligilo : http://www.kniivila.net/?p=241 -- Mi tro haste tradukas; mi relegis mian rapidan tradukon de la ĉefa Joomla-dosiero kaj sentis preskaŭ doloron fizikan. Antaŭe mi opiniis ke alia persono poste provlegus kaj plibonigus la tradukojn, sed mi ne povas esti certa. Eble neniu neniam plibonigos nenion! Kaj tiu frazo eble estas kontraŭgramatika. Mi kutime pensas pri Esperanto kiel ilo por entuziasmuloj de libera programaro, kaj mi kredas ke Esperantigitaj programoj estos tre utilaj por parolantoj de malgrandaj lingvoj (kiuj ne havas programojn en iliaj lingvoj), kaj estas ŝanco por programistoj kunlabori pli egale. Do, mi kutime estas peresperanta, tamen mi certe ne intencas 'kompromiti' la belan lingvon de Esperanto. Estonte mi strebos agi peresperante en maniero poresperanta.

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

Libera Esperanto-Eseo
(11/07/2007) Verkita de cindio
Mi komencas traduki eseon kiu estis verkita de mia filo: Open Esperanto http://liberaprogramaro.net/component/option,com_openwiki/Itemid,26/id,open-esperanto-eseo/lang,eo/ Ĉu estus nepotismo enmeti ĝin en la vikio? Li ne estas ano. ??

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

Unu Teko-Komputilo po Infano
(25/06/2007) Verkita de cindio
Unu Teko-Komputilo po Infano Mi interesiĝis pri OLPC ekde mi legis pri la maŝreta koncepto, kaj ekopiniis ke eble la programistoj ja povas helpi iom da infanoj, ie. La maŝa demonstraĵo por OLPC: http://www.laptop.org/eo/laptop/hardware/meshdemo.shtml (klaku sur la komputiloj) La retejo estas tradukita en Esperanton: http://www.laptop.org/eo Inkluzivitaj programoj: http://www.laptop.org/eo/laptop/software/specs.shtml Pri la tradukanto, mi trovis ĉi tiun paĝon kun la nomo de Ismael Avila. http://wiki.laptop.org/go/PO-laptop.org-laptop-eo Mi estas iafoje pesimisto/nigrevidulo, (grizevidulino), sed esperas ke la projekto povas sukcesi.

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

Pâturage
(07/06/2007) Verkita de cindio
Mi ĝisdatigis la 'Elŝutoj' paĝon por inkluzivi ligilon al la Pȃturage foliumon

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

Fajrvulpaj Musgestoj por Legosignoj
(25/05/2007) Verkita de cindio
Mi havas Fajrvulpon/2.0.0.3 kaj ĵus lernis ke mi povas krei novajn musgestojn por malfermi miajn legosignojn! Mi ĵus agordis KompuTekon malfermi en nova langeto kiam mi movas la muson 'malsupren, supren, malsupren, supren'. Eble ne estas nova ebleco, sed mi neniam antaŭe sciis pri tio, kaj mi ĝojas. Estas tre facile!

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

Foruma Traduko
(16/05/2007) Verkita de cindio
Mi nun plibonigas la foruman tradukon. Ekzemple la unua tradukanto tradukis la anglan NEXT = Antaŭa kaj PREVIOUS = Malantaŭa. ? Mi ŝanĝis tiujn al NEXT = Sekva kaj PREVIOUS = Antaŭa Se vi rimarkas strangaĵon, sensencaĵon, bonvolu afiŝi pri la problemo. Kaj korektu miajn erarojn, mi petas.

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

Patrina Fiero
(14/05/2007) Verkita de cindio
Hieraŭ estis la 'Tago de la Patrino' en usono, kaj mi estas tre fiera. Mia filo verkis (verkas) kritikon pri libera programaro. Flanke, ni eliris por manĝi picon, por vere granda fino al la tago.

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

mienoj
(27/04/2007) Verkita de cindio
Mi opinias ke la ridmienoj en la komentoj estas tre ĉarmaj, do mi aldonis iom da ili al la forumo. Kaj alian, ruliĝante sur la planko, ridante. Vi bezonas malfermi la 'Vidu Plurajn Mienojn'. Ni bezonas mienojn pri nia temo, libera programaro! Mi ĵus aldonis ŝlosilon, nomita 'riparu'. Tio estos por miaj afiŝoj.

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

Apriora
(18/04/2007) Verkita de cindio
Mi malŝatas la vorton 'apriora'. :( Kial ne 'antaŭdifinita' por 'predefined' kaj 'defaŭlta' por 'default'? Mi guglis kaj bedaŭrinde trovis multajn paĝojn kiuj enhavas tiun vorton. Sed kiom da personoj komprenas la vorton? Se oni povas esprimi la saman signifon uzante pli ordinarajn vortojn, tio plibonigus la komprenecon de la teksto, ĉu ne?

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

Kial mi tradukas? Parto du
(05/04/2007) Verkita de cindio
Mi legis kaj relegis iom da la tradukoj kaj eltrovis erarojn. Ŝajne, la tradukantoj ne estas denaskaj anglaj parolantoj, ĉar ili miskomprenis la anglan, kaj tradukis en Esperanton malprave, tie kaj tie. La angla ja ŝajnas esti malfacila. Mi legis la Esperantajn denove, kaj konfesis al mi mem ke nur la teknikaj vortoj estis problemo. La 'normalaj' partoj de la frazoj ŝajnas esti pli legebla ol la angla. Finfine, mi eksciis la meriton de la Esperantaj tradukoj. La normala komputila uzanto, kiu ne havas la operaciumon en sian lingvon, vere bezonas la Esperantan redakcion! Tiu ja estas pli facila por kompreni ol la angla. Malfeliĉe, la teknikaj vortoj ĉiam estos problemo. Mi volus uzi jam ekzistantajn vortojn se ebla por esprimi la teknikajn ideojn. Ĉu tiu estas ebla? Terure, mi ne finas pripensi la problemon. Mi malŝatas pensi.

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

Kial mi tradukas?
(04/04/2007) Verkita de cindio
Hieraŭ mi tradukis komputilan mesaĝon en Esperanton. Mi pensis ke Esperanto estus pli komprenebla ol la angla, sed ĉi tiu linio: msgid "Flushed IO" msgstr "Elbufrigita eneligo" NE estas komprenebla al mi aŭ en la angla aŭ en la Esperanto! :-( Do, ĉu mi malŝparas la tempon? Esperanto estas ilo por mi; ilo por pli bone kompreni unu la alian; kaj mi deziras helpi personojn kiuj ne lingvokapablas en angla aŭ alia populara lingvo. Sed mi rimarkas ke aliaj nur volas traduki ion ajn, ĉion en Esperanton, nur pro Esperanto; la celo estas Esperanto. Mi malkonsentas kun tia sinteno. Mi vere volas helpi komprenecon, kaj plenumi bezonon kiam mi tradukas. Sed nun, mi ne estas certa ke persono kiu ŝaltas sian komputilon kaj legas la mesaĝojn, la piktogramojn ks. Esperante, komprenas pli bone ol se li legus ĉion angle. Mi bezonas konsilon.

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

Diversaj Forumoj
(01/04/2007) Verkita de cindio
Ĉu ni povas havi tro multe da forumoj, aŭ ĉu pluraj estas utilaj? La kategorioj plaĉas al mi. Ĉio en ordo! Mi eĉ kredas ke ni povus aldoni apartajn linuksajn distribuaĵojn - ĉiu distribuaĵo povus havi apartan forumon. Nu, eble estonte.

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

Bloga Fluo
(23/03/2007) Verkita de cindio
Mi aldonis RSS Fluon por la blogaro. Vere, ĉi tiu blogero estas nur por kontroli.

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

.Net
(23/03/2007) Verkita de cindio
Mi lernis ke la transloko de liberaprogramo.org al Liberaprogramaro.net ne estis tro malfacila, sed se iu havas RSS fluojn, ili bezonas ĝisdatigon.

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

Rss Forigita
(13/03/2007) Verkita de cindio
Mi ree forigis la aĉan RSS-fluon. Neniam ĝisdatigis aŭtomate.

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

Plu Pri Vikio
(08/03/2007) Verkita de cindio
Mi komencis Oftajn Demandojn en la vikio. Nur estas tri eroj, bonvolu helpi. Strange, la blogeroj aperas malsamaj en la ĉefa parto, ol kiam oni vidas ilin en la blogo.

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

vikio
(05/03/2007) Verkita de cindio
Mi nun rigardas la vikion; ĝustigis iom da problemoj. Ni bezonas pluajn nomspacon, Oftaj Demandoj. Mi kreis Sugestojn paĝon. Ĉu ni bezonas _template.txt por ĉiu nomspaco?

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

RSS
(24/02/2007) Verkita de cindio
Mi nur volas vidi la RSS fluon. Poste:ĉi tiu rss fluo ne funkcios kiel mi intencas

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

Foruma Kompilaĵo
(23/02/2007) Verkita de cindio
La foruma kompilaĵo ŝajnas funkcii bone. Mi faris la tradukon tro rapide. Sed mi povas ŝanĝi la erarojn kiam ajn oni volas sugesti plibonigon. Do, nun la phpBB forumo vere plaĉas al mi. Notu, oni nur vidas la 'Kompilaĵoj' elekton kiam ensalutita.Kaj la ligiloj en la retpoŝto postulas (mi kredas) ke oni jam esti ensalutita.

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)

Babilejo, Tekstredaktilo, Komentoj
(19/02/2007) Verkita de cindio
Mi laboras pri la traduko de la tekstredatilo kiun Joomla uzas. Mi aldonis tuj-mesaĝilon "BlastChat", kiu vere ne plaĉas al mi; eble mi provos alian. (Estas sub Hejmo en la menuo) La komentoj finfine funkcias - sed ĉu ni volas komentojn ĉie aŭ nur kun blogeroj?

Rigardi/Aldoni Komentojn (0)


Montri arkivitajn blogerojn verkitajn de ĉi tiu uzanto
Nia komunumo ĝoje okupiĝas pri la kreado, plibonigo, esperantigo kaj disvastigo de liberaj komputilaj aplikaĵoj kaj rilataj dokumentoj
uzante Esperanton kiel laborlingvon.
© 2012 liberaprogramaro
Joomla! estas Libera Programo eldonita sub la GNU/GPL permesilo.
OS: Linux b
PHP: 5.2.17
MySQL: 5.1.61-community-log
Tempo: 11:59
Caching: Enabled
GZIP: Disabled
Membroj: 74
Novaĵoj: 66
Ligiloj: 19
Vizitantoj: 1885961 Estas 10 vizitantoj konektita(j)